Lester Young: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 99:
 
[[Ekkehard Jost]] demandas, kio en la ludmaniero de Lester Young allogis tiom da muzikistoj. Kiel malrekta klarigo li citas eldiron de [[John Hammond]]: „Benny Goodman iam rakontis al mi interesan aferon pri Lester. Li diris, Lester estas la ununura persono, kiu iam atingis ''puran'' sonon sur la tenoro. Benny ĉiam opiniis, ke [[Ben Webster]] kaj [[Coleman Hawkins]] kaj la aliaj tro forte ekprenas kaj havas sonon, kiu ne estas 'natura' tenorsono.“<ref>Ekkehard Joos: Sozialgeschichte des Jazz in den USA, Fischer Verlag, Frankfurt/Main 1982</ref>
La ludo de Youngs influis [[Paul Quinichette|Paulon Quinichette ]] tiom ege, ke li estis nomita ''vicprezidanto''. Mallonge antaŭ ol mortis Lester Young, [[Charles Mingus]] komponis [[omaĝoriverenco|omaĝeriverence]] al li la pecon ''Goodbye Pork Pie Hat'' (sur ''[[Mingus Ah Um]]'', 1959). La titolo aludas la platan ĉapelon tipan por Young. En la franca kinofilmo ''[[Round Midnight]]'' de [[Bertrand Tavernier]] la inventita figuro de „Dale Turner“ (lin rolas en la filmo [[Dexter Gordon]]) baziĝas parte sur la spertoj de Lester Young en Parizo kaj en Novjorko post lia reveno mallonge antaŭ lia morto.
 
[[Lee Konitz]] diris pri li: „Kaj jen la sono de Lester Young sur la malnovaj diskoj de Basie! Vere bela tenorsono, pura sono. Tio gravas. Ankaŭ je la aldo; pura sono. Kiom da homoj li influis, kiom da vivoj! Ĉar li estas decide la elirpunkto de tiuj aferoj, kiuj poste okazis. Kaj lia ritma koncepto! Komplika je plena simpleco! Kiel mi analizu tion? Ĉu ni nom-baptu la infanon? Do tiam ni diru ‚plurritma‘ “.<ref> Vd. Hentoff/Shapiro, Jazz erzählt</ref>