Ferenc Pethe: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zetey (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: '''PETHE Ferenc''' (pro. pete), Kisszántói Pethe estis hungara agrikulturisto, ĵurnalisto naskita en Szentmihály la 30-an de marto 1763 kaj mortinta en [[Szilágysomlyó]...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:03, 2 jul. 2011

PETHE Ferenc (pro. pete), Kisszántói Pethe estis hungara agrikulturisto, ĵurnalisto naskita en Szentmihály la 30-an de marto 1763 kaj mortinta en Szilágysomlyó la 22-an de februaro 1832.

Biografio

Pethe Ferenc estis post fino de la altlernejo de Debreceno friĝia rektoro, poste li lernis de 1788 ok jarojn en Utrecht, li travojaĝis la tutan okcidentan Eŭropon, kie li prilernis ankaŭ la presaĵistmetion. De 1796 li redaktis kaj eldonis en Vieno la unuan hungarlingvan akonomian gazeton Vizsgálódó Magyar Gazda. De 1797 ĝis 1801 li estis unu el organizintoj de Georgikon de Keszthely, ties instruisto, poste gvidinto. Inter 1801 – 1814 li staris en servo de Esterházy. De 1814 en Vieno, de 1816 ĝis 1818 en Pest li aperigis la gazeton Nemzeti Gazda. En 1827 li aperigis en Koloĵvaro la unuan hungarlingvan politikan gazeton de Transilvanio Hazai Híradó, poste Erdélyi Híradó.

Verkoj

  • Pallérozott mezei gazdaság… (I – III., Sopron-Pozsony-Bécs, 1805 – 1814);
  • A földmívelési kimia gyökere (Davy H. után, Bécs, 1815);
  • Természethistória… (Bécs, 1815);
  • Időpróféta… (Pest, 1816, 1817);
  • Budai szőllőm ültetése módja (Kolozsvár, 1827).

Fonto