Birth of the Cool: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
 
Al la instrumentaro de ĉi tiu bando, kompilita sekve de konsilo de Gil Evans laŭ la sonkoloroj, apartenis krom trumpeto (Davis), aldosaksofono (Lee Konitz), baritonsaksofono ([[Gerry Mulligan]]), trombono ( [[J. J. Johnson]] resp. [[Kai Winding]]), piano ([[John Lewis (pianisto)|John Lewis]] resp. Al Haig), kontrabaso (Al McKibbon, Joe Shulman resp. Nelson Boyd) kaj [[frapinstrumentaro]] (Max Roach resp. Kenny Clarke) ankaŭ [[korno (muzikinstrumento)|korno]] (parte [[Gunther Schuller]]) kaj [[tubjo]] (John William Barber) kiel melodia instrumento. Tiamaniere povis ekesti strange ŝvebantaj, misteraj sonoj<ref>Andre Asriel, ''Jazz. Aspekte und Analysen.'' Lied der Zeit Musikverlag, Berlino 1986, p. 187</ref> La blovinstrumentoj ludis laŭ la [[aranĝo (muziko)|aranĝaĵoj]] ofte memstaraj voĉojn. Sed se ili kuniĝis, la voĉoj paralelis, tamen en sestonaj akordoj, tiam tre malkutimaj en ĵazo. La muzikistoj ludis malpezajn, senvibrajn tonojn. Deire de la estetiko kreita por Claude Thornhill, kiun transprenis ĉi tiu orkestro, ekestis strange enfermiĝema muziko. Aparte en la aranĝaĵoj de Gil Evans orelfrapas polifoniaj pasaĵoj; Mulligan jam eksperimentis ( en „Jeru“) per taktŝanĝoj. La plej pionira komponaĵo „Israel“, polifonia bluso, devenas de Johnny Carisi, lernanto de Stefan Wolpe.
 
== Pli novaj eldonoj ==
La lumdisko '''Complete Birth of the Cool''' de 1998 enhavas krom la Sonne prilaboritaj originalaj titojn pluajn sonregistraĵojn de la naŭopo de la 4-a kaj la 18-a de septembro 1948; ĉi tiuj origine ekestis por [[Radiofonio|radioelsendo]] de [[Symphony Sid]] en ''Royal Roost''. Ili ankaŭ aperis aparte sub la titolo ''Real Birth of the Cool'' aŭ kiel ''Cool Boppin´''<ref>Lige kun ses pecoj de la bando de [[Tadd Dameron]] kun [[Miles Davis]], inter ili la titoloj ''Good Bait, Focus, Webb´s Delight'' kaj ''Cashbah''</ref>).
 
Pro la alta graveco de ĉi tiu albumo por la ĵazo sonreĝisoro [[Rudy Van Gelder]], konata pro siaj multaj sonregistraĵoj de ĵazo, entreprenis denovan ciferecigon de la originalaj sonregistraĵoj. Tiu ĉi lumdisko aperis en 2000 sub la nomo ''Birth of the Cool - The Rudy Van Gelder Edition'' ĉe eldonejo [[Blue Note Records]].
 
== Novregistradoj de la aranĝaĵoj ==
En 1991 Gerry Mulligan decidiĝis, denove vivigo la aranĝaĵojn; Miles Davis evidentiĝis interesita, tamen la sonregistraĵoj por ''Re-Birth of the Cool'' okazis nur post lia morto. John Lewis kaj Bill Barber partorenis kiel anoj de la originala bando, krome [[Wallace Roney]], [[Phil Woods]], [[Dave Bargeron]], John Clark kaj la ritmogrupo de Mulligan. La novinterpretadoj de la unuopaj pecoj ne plu devis orientiĝi je la unupecaj diskoj, tiel ke oni ankaŭ registris pli longajn soloojn.<ref>Komp. [http://www.vervemusicgroup.com/artist/releases/default.aspx?pid=9285&aid=2729 Scott Yanow: Re-Birth of the Cool]</ref>.
 
[[Joe Lovano]] prezentis sur sia albumo ''Streams of Expression'' en 2006 tri el la aranĝaĵoj (''Move'', ''Moon Dreams'' kaj ''Boplicity''), kiu estis transskribitaj por pli konvencia kaj iomete pli granda instrumentaro kaj enigita en nova suito de Gunther Schuller nome ''Birth of the Cool'', kiu tenas harmonie ege pli komplikajn strukturojn ol la originalo.<ref>Will Layman [http://www.popmatters.com/pm/review/joe-lovano-streams-of-expression/ J. Lovano: Streams of Expression] (detala recenzo anglalingva)</ref>
 
== Muzikpecoj sur la originala albumo ==