Oranĝo (rivero): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
 
Apud la plej okcidenta punkto de la Liberŝtato, sudokcidente de Kimberley, la Oranĝo rekontas sian ĉefan [[alfluanto]]n, la Fal-Riveron, kiu mem konstituas multon de la norda limo de la provinco. Ekde tie ĉi la rivero daŭrigas sian fluadon okcidenten tra la arida sovaĝejo de la suda [[Kalaharo]]-regiono kaj de Namakvalando en [[Norda Kablando]] por alveni en Namibion je la 20-a grado de orienta [[longitudo]]. Ekde tie ĉi ĝi fluas okcidenten dum 550 km formante la internacian limon inter la provinco kaj [[Karaso]] en Namibio. Je la limo, la rivero trapasas la vilaĝon de Vioolsdrif, la [[doganejo]]n inter Sud-Afriko kaj Namibio.
 
Dum la lastaj 800 km de sia irado la Oranĝo ricevas multajn efemerajn alfluantojn kaj pluraj [[uedo]]j iras al ĝi. En tiu sekcio, [[Namibo]] finiĝas je la norda riverbordo de Oranĝo, do en kutimaj cirkonstancoj la akvo[[volumeno]] aldonitaj de tiuj alfluantoj estas neglektebla. Tie ĉi la fluejo denove estas profunde entranĉita.
 
{{Portalo Afriko}}