Vortfarado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota modifo de: ar:صوغ لفظ
Linio 8:
La radikoj DEMONSTR kaj DEMONSTRACI estas plene paralelaj, kaj la respektivaj formoj estas ĉiam tute samsignifaj: demonstri = demonstracii; demonstro = demonstracio; demonstra = demonstracia; demonstraĵo = demonstraciaĵo; demonstrado = demonstraciado; k.t.p. Tiuj du radikoj do kondutas idente en la vortfarado, kaj estas eĉ tute sinonimaj. Ili estu prezentataj samamaniere en la vortaro.
 
La radikoj TERUR kaj ĈAGREN ne estas samsignifaj, sed iliaj formoj en ĉiuj okazoj plene paralelas: teruri kaj ĉagreni montras similajn agojn; teruro kaj ĉagreno havas tute paralelajn rilatojn al tiuj agoj; terura kaj ĉagrena same paralelas. TERUR kaj ĈAGREN do estu prezentataj samamaniere en la vortaro, ĉar ili sekvas identajn vortfarajn skemojnsĥemojn.
 
Ofte ekzistas praktike nur unu aŭ kelkaj formoj de radiko, kaj tiam ne eblas objektive konstati, al kiu vortfara modelo la radiko aliĝas. En tiaj okazoj necesas elekti por tiu radiko bazformon tian, ke ĉiuj diversaj formoj sugestataj de tiu elekto (de la respondaj vortfaraj modeloj), havas signifojn, kiuj ŝajnas aprobindaj kaj akcepteblaj, kaj kiuj supozeble ne ŝokus la lingvosenton de la Esperantistaro. En tiaj okazoj oni do esploru, kiajn vortfarajn sekvojn havas diversaj eblaj bazformoj, kaj oni elektu tian bazformon, kies sekvoj ŝajnas plej aprobindaj kaj akcepteblaj. Ekzemploj:
Linio 49:
Paul Nylén: „Sonoj kaj Vorto de E“, 1930;
[[Lingvo Stilo Formo|Kalocsay: „Lingvo, Stilo, Formo“]], 1931. [[KALOCSAY]].
 
== Eksteraj ligoj ==