Baltiaj Esperanto-Tagoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
poluris
poluro
Linio 2:
 
== Historio ==
BET okazas ekde 1959, laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio (estonte, eble, aliĝos [[Finnlando]]). La historion de tradiciaj tendaro-renkontiĝoj en Sovetunio komencis la unua tendaro, havinta la titolon '''Ĉebalta Studenta Esperanto-tendaro''' (ĈET), organizita somere 1959 ĉe la latva ĉefurbo [[Riga]], apud lago [[Baltezers]]. ĜiajĜia organizantojĉeforganizanto estis riganoj: universitata lektoro [[Ervins Mozerts]] kaj studentino [[Biruta Kondrate]] (nun Rozenfelde). La unuan tendaron partoprenis esperantistoj nur el tri sovetigitaj baltmaraj respublikoj – Litovio, Latvio, Estonio. Dum postaj jaroj al la tendaroj venis ĉiam pli multaj esperantistoj el vasta Sovetunio. La Ĉebaltaj studentaj kaj junularaj tendaroj komence alinomiĝis al '''Baltia Esperanto-Tendaro''', post dekjaro - al '''Baltiaj Esperanto-Tagoj''' (BET).
 
[[Dosiero:Kantu Esperante BET 12.jpg|right|thumb|[[Kantu Esperante!]] - la kantaro de BET-12 (1970)]]
Linio 8:
Necesis substreki, ke el BET-oj evoluis ankaŭ [[SEJT]]-oj (Sovetiaj Esperantistaj Junularaj Tendaroj). Estas interese, ke SEJT-oj komencis sian vivon en Litovio. En 1967 samtempe kun BET-9, kiu okazis en ĉefurbo de Litovio, [[Vilnius]], aktivula junularo aranĝis la unuan junularan tendaron en Kaltanėnai /[[Kaltanenaj]] (Litovio), kiu ricevis titolon SEJT-9. BET-oj kaj SEJT-oj estis fundamento de dumsoveta organizita Esperanto-movado.
Post sendependiĝo de Baltiaj landoj BET-oj laŭ sia programo kaj konsisto de partoprenantoj evoluis al veraj internaciaj kongresoj. La kongreson ״Baltiaj Esperanto-Tagoj-43״, kiu okazis la 14-22an de julio 2007, en nordlitovia urbo [[Šiauliai]] (esperantigite – Ŝaŭlo) partoprenis 322 esperantistoj eĉ el 18 landoj (Litovio - el 23 urboj. Latvio, Pollando, Finnlando, Estonio, Belorusio, Rusio, Belgio, Germanio, Italio, Aŭstrio, Ĉeĥio, Francio, Nederlando, Portugalio, Slovakio, Ukrainio, Svedio).
Sube estas prezentata tabelo de BET-oj. Laŭvice: titolo, bazedato, loko, kvanto da partoprenantoj. <ref>Baze preparita de eksredaktoro de revuo [[Litova stelo]] [[Petras ČELIAUSKAS]]. Laŭvice: titolo, dato, loko, kvanto da partoprenantoj.</ref>
 
== Tabelo de BET-oj ==
Linio 59:
BET -46 2010 06 26 - 07 04 [[Visaginas]], [[Litovio]]
BET -47 2011 07 09 - 16 [[Mālpils]]
 
== Notoj kaj referencoj ==
<references />
 
{{Ĉefajrenkontiĝoj}}