Plaĝa volejbalo: Malsamoj inter versioj

10 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Plaĝa volejbalo''' respektive '''plaĝa flugpilkado''' - [[angle]] ''beach volleyball'' - estas teamo pilka sporto, en kiu du teamoj de po du sportistoj staras sur rektangula sabla areo, dividata per reto. Celo de la ludo estas, per la manoj transportigi la plaĝan flugpilkon super la reto al la aliteama duono de la sabla areo, tiel ke ĝi tie tuŝu la grundon, kaj eviti ke la kontraŭa teamo sukcesu pri tio en la duono de la propra teamo. Kiel en "vera" [[volejbalo]] (en kiu teamo havas ses anojn kaj la grundo estas firma), teamo rajtas tuŝi la pilkon trifoje antaŭ ol ĝi devas esti pasata al la duono de la alia teamo, sed neniam la sama ludisto rajtas tuŝi la pilkon dufoje sinsekve, do je la du tuŝoj la pilko devas esti alternata inter la du teamanoj.
 
__NOTOC__
[[dosiero:Beach volleyball ball.jpg|eta|maldekstra|<center>plaĝa flugpilko]]
Plaĝa volejbalo evoluiĝis en la 1930-aj jaroj en Usono, komence kiel neserioza variaĵo de volejbalo. Ekde la jaro 1994 plaĝa volejbalo estas disciplino de la [[Someraj Olimpikoj]]. Kvankam ja ofte ĝi estas ludata ĉe sablaj plaĝoj, do marborde, sed laŭ la sportaj reguloj senprobleme eblas ie ajn instali sablan ludareon. Ekde la jaro 1997 ankaŭ ekzistas monda ĉampionado pri plaĝa volejbalo. Gvida organizaĵo pri la sporto estas la [[Federacio Internacia de Volejbalo]].