Don Juan (literaturo): Malsamoj inter versioj

Sen ligiloj en la titoloj.
e (r2.5.4) (robota aldono de: ml:ഡോൺ ജുവാൻ)
(Sen ligiloj en la titoloj.)
Pri la versio de Molière, [[Enciklopedio de Esperanto - D|Enciklopedio de Esperanto]] mencias: <blockquote>el la franca trad[ukis] [[Émile Boirac|Boirac]]. [[1906]], 108 p[aĝoj]. "La rakonto rememorigas al ni la scenon muzike prezentitan per la genio de Mozart. La mirinda fleksebleco de la lingvo vidiĝas per la diversaj interparoloj inter la kamparaninoj, ktp." (D. H. L., ''[[British Esperantist]]'', 1906, p: 101)</blockquote>
 
===[[18-a jarcento]]===
Muzikaj versioj aperis de [[Carlo Goldoni]] ([[1734]]), [[Christoph Willibald Gluck]] ([[1761]]) kaj la opero de [[Wolfgang Amadeus Mozart]] ''[[Don Giovanni]]'' ([[1787]]).
 
===[[19-a jarcento]]===
[[Romantikismo]] estas allogata de la mito kaj lia [[diablo|diableco]] kaj nekapablo trovi veran [[amo]]n. [[George Byron|Bajrono]] ankaŭ estis inspirita por sia ''Don Juan, an epic satir'' ([[1819]]-[[1826]]). [[Aleksandr Puŝkin]] versiis en [[1830]], [[Prosper Mérimée]] en [[1834]] verkis ''Don Juan de Mañara ou la chute d'un ange''. [[Nikolaus Lenau]] verkis dramfragmento en [[1844]]. [[Charles Baudelaire]] verkis poemon. [[Richard Strauss]] simfoniigis ĝin en [[1889]].
 
La hispana [[Jacinto Benavente]] verkis mallongan dramon ''La servanto de Don Juan'', kiun esperantistigis [[Vicente Inglada Ors]].
 
====''Don Juan Tenorio'' de [[José Zorrilla]] ([[1844]])====
La plej populara versio en Hispanio. Don Juan estas simpatia fripono en Sevilo. Li vetas kontraŭ alia virintrompisto kaj logas lian fianĉinon. Ankaŭ li rabas Inés de Ulloa el monaĥinejo. Tamen li enamiĝas al ŝi. Per glavbataloj, li murdas liajn oponantojn. Post kvin jaroj, don Juan vizitas la tombejon, kie Inés kaj ŝia patro restas. La dia justico decidas, ke li mortu pro liaj pekoj, sed pro la amo de Inés li estas savita de [[infero]]. Tiu romantika elemento de savo pro amo estas nova en la serio.
 
La verkon tradukis al Esperanto [[Luiso Mimó Espinalt]] (Ascoli Piceno: Gabrielli, [[1981]]).
===[[20-a jarcento]]===
La gefratoj Machado ([[Antonio Machado|Antonio]] kaj [[Manuel Machado|Manuel]]), [[Salvador Dalí]], [[Tennessee Williams]], [[Josef Toman]] ([[1944]]) kaj [[Max Frisch]] interpretis la temon laŭ siaj vidpunktoj.