Zsigmond Móricz: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Li vizitis la reformatan gimnazion de [[Debrecen]], poste de [[Sárospatak]], [[Kisújszállás]]. Post abiturientiĝo li enskribiĝis al reformata [[teologio]], sed baldaŭ li ŝanĝis al jura fakultato kaj fine al filologio. Li ekverkis porgazetaĵojn dum la jaroj pasantaj en Debrecen. Aŭtune de 1900 li translokiĝis al la hungara ĉefurbo [[Budapeŝto]]. Li ne finis siajn studojn, pro la vivteno li eklaboris en diversaj oficoj poste iĝis ĵurnalisto. De 1903 ĝis 1909 li estis kunlaboranto de ''Újság'', liberala taggazeto. Li sukcese debutis en [[1908]], en la monata gazeto [[Nyugat]] [Njugat ~ okcidento] per la novelo ''Hét krajcár'' (Sep [[krejcero]]j). Post ties sukcesego, li destinis sin tute al la literaturo. Li iĝis per tiu novelo abrupte landkonata, fama verkisto. Ekde tiam li iĝis kunlaboranto de ''Nyugat'', eĉ ties ĉefredaktoro (1930-33) kun [[BABITS Mihály]] [babiĉ mihaj]. Li estis militkampa raportisto dum la [[unua mondmilito]]: li desegnis per siaj raportoj konsternan bildon pri la militaj suferoj de la hungaraj soldatoj (''Vérben, vasban'' 1918 [''En sango, fero'']). Dum la [[Hungara Konsilantara Respubliko]], li estis ano de la verkista direktorio, pro tio li suferis ĝenadojn dum la a [[HORTHY Miklós|Horthy-epoko]]. Liajn verkaĵojn kuraĝis aperigi longtempe nur la ''Nyugat'' [njugat].
 
==En Esperanto aperis===
 
*SEP KRA(E?)JCEROJ (Hét krajczár) , Tradukis Szalay, aperis : Budapest, 1961. "Hungara Vivo" 3−4-a numero
*JOŜKA SAMU KIŜ (Kis Samu Jóska) Tradukis Kr. Nyitray, aperis Budapest, 1968. "Hungara Vivo" 3-a numero
*SUZANNA EN KLAGENFURT, Zsuzsanna Klágenfurtban, Tradukis L. Tárkony, aperis Budapest, 1963. "Hungara Vivo" 1-a numero
*Barbaroj (V. Benczik), Hungara Antologio
*Tragedio (K. Bodó), Hungara Antologio