Arcaĥa Reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|250px|Standaro de la armenaj melikoj de Arcaĥa reĝlando La '''Arcaĥa Reĝlando''' (armene: Արցախի թագավորություն) e...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Armenian Flag Khachen.gif|thumb|250px|Standaro de la armenaj melikoj de Arcaĥa reĝlando]]
La '''Arcaĥa Reĝlando''' ([[armene]]: Արցախի թագավորություն) estas la moderna nomo donata al la mezepoka orienta armena ŝtato sur la teritorio Arcaĥo ([[Montara Karabaĥo]]), [[Gardman]] kaj [[Gegharkunik]]. Tiutempaj fontoj nomis ĝin la "regno Aghuank" aŭ "Ĥaŝen". La reĝa familio de Arcaĥo estis malgranda branĉo de la antikva [[sjuniko|Sjunida dinastio]] kaj estis nomita Ĥaŝen, post ĝia ĉefa fortikejo. La reĝlando aperis kiam Hovhannes-Senekerim akiris la reĝan titolon en la jaro 1000. La monarkoj de Arcaĥo konservis internacie agnoskitan suverenan statuson, kvankam en la [[13-a jarcento]] ili akceptis kartvelan, tiam mongolan regadon. Ili perdis la reĝan titolon post la murdo de Hasan-Jalal (1214-1261) de la Ilĥanida reganto [[arghun|Arghun Ĥano]], sed daŭre regis Arcaĥon kiel princlando, kiu de la 16-a jarcento konsistis el kvin armenaj [[meliko|melikdomoj]] kaj daŭris ĝis la frua [[19-a jarcento]]. La posteuloj de la reĝoj de Arcaĥo ludis elstaran rolon en la historio de Arcaĥo ĝis la [[20-a jarcento]].