Kutná Hora: Malsamoj inter versioj

114 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
→‎Memorindaĵoj: esperantaj informiloj disponeblas ĉe almenaŭ kelkaj el la vidindaĵoj (hodiaŭ persone elprovite)
e (r2.7.1) (robota aldono de: ka:კუტნა-ჰორა)
(→‎Memorindaĵoj: esperantaj informiloj disponeblas ĉe almenaŭ kelkaj el la vidindaĵoj (hodiaŭ persone elprovite))
Historio de la urbo estas ligita kun minado de riĉaj trovejoj de [[arĝento]]. Laŭ mito la arĝento trovis en teritorio de hodiaŭa urbo monaĥo de cisterciana monaĥejo (hodiaŭ ĝi staras en antaŭurbo, fondita en la jaro [[1142]]), kiu dormante sonĝis, ke li promenas en la ĉirkaŭaĵo de la monaĥejo kaj la arĝento elkreskas kvazaŭ herbo el la tero kaj kiam li estis vekiĝinta, li vere trovis ĝin apud si. La minado estis en spaco de hodiaŭa urbo komencita en la [[13-a jarcento]] kaj „arĝenta febro“ allogis multe da loĝantoj el vico da lokoj de [[Eŭropo]]. Ĉirkaŭ unuopaj minejoj ili fondis vilaĝojn, kiuj kunkreskis en urban tutaĵon. Tial Kutná Hora havas kompare kun laŭplane fonditaj urboj neregulan bazplanon kaj reton de stratoj, laŭ kiuj estas videble, ke ili devenas el kelke da devenaj vilaĝoj. En la jaro [[1300]] reĝo [[Venceslao la 2-a]] eldonas novan superan leĝaron ''Ius Regale Montanorum'', kiu regulis regulojn de la mineja entreprenado kaj samtempe ĝi reformis monsistemon. Ĝisnunaj 17 monerstampejoj disŝutitaj en la tuta lando estis malfondita kaj en Kutná Hora estis fondita nova, la centra monerstampejo de [[Reĝlando ĉeĥa]]. Estis komencita stampado de nova, pli kvalita arĝenta monero nomata praga groŝo. La urbo fariĝas en mezepoko dank‘ al sia riĉeco la dua plej granda kaj plej grava urbo de la reĝlando. Pluan periodon de ekfloro la urbo travivas dum regado de reĝo [[Venceslao la 4-a]], kiu en Kutná Hora ofte restadis havante ĉi tie pli grandan trankvilon de la ĉeĥa sinjoraro, kiu senĉese batalis kontraŭ li pro divido de potenco. En la jaro [[1409]] la reĝo eldonis ĉi tie la tn. Dekreton kutnohoran, per kiu li regulis rilatojn en [[Praga universitato]]. Kunkreinto de la dekreto estis ankaŭ [[Jan Hus|Magistro Jan Hus]]. Periodo de nova disvolviĝo estas okazanta dum regado de [[Vladislao la 2-a Jagello]], kiu estis ĉi tie surtronigita en landa koncilio en la jaro [[1471]] sur la ĉeĥan tronon. En la jaro [[1485]] ĉi tie kunvenas Kutnohora koncilio traktanta pri repaciĝo inter katolikoj kaj utrakvistoj. Ekde la [[16-a jarcento]] profitig-kapableco de la minejoj en Kutná Hora sinkas kaj kun ĝi falas eĉ gloro de la urbo. En la jaro [[1547]] oni ĉi tie stampis la pragajn groŝojn lastfoje kaj en la jaro [[1726]] la monerstampejo estis plene fermita. Ĉefaj trafikvojoj en la [[19-a jarcento]] evitis al Kutná Hora kaj la urbo tial dank‘ al malforta industriigo konserviĝis en malmulte difektita stato. Nuntempe en la urbo agadas filio de fabriko [[ČKD]], filio de aŭtomobilfabriko de marko AVIA. En la jaro [[1995]] estis la urbo enskribita en Liston de monda kultura kaj natura heredaĵo de [[Unesko|UNESCO]].
 
== MemorindaĵojVidindaĵoj ==
* Katedralo de [[Sankta Jakobo]]
* Preĝejo de [[Sankta Barbara]] ''(surloke disponeblas informilo en [[esperanto]])''
* Kapelo de Dia korpo
* Kastelo nomata Norditala korto
* Ŝtona domo
* Ŝtona akvoputo
* Preĝejo de Sankta [[Johano NepomucenaNepomuka]]
* Monaĥinejo de ursulaninoj
* Tombeja kapelo kun ostejo ''(surloke disponeblas informilo en [[esperanto]])''
* Jezuita kolegio
* Preĝejo de Dipatrino