Esperanto sen mitoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19:
== Recenzo ==
 
<i>{{citaĵo|<big>Esperanto sen mitoj</big> &ndash; faligas la fundamentojn de esperantismo
 
La pli ol tricentpaĝa poŝformata libro Esperanto sen mitoj de [[Ziko van Dijk|Ziko Marcus Sikosek]], konata aktivulo kaj eksestrarano de [[Germana Esperanto-Junularo]], fine prezentiĝas libroforme. Jam antaŭe lia teksto aperis sur la lumdisko [[EspeROM]], iom pli malfrue en TTT-ejo en Interreto, kaj broŝurforme sub la nomo Proponaro pri Esperanto-informado. Supozeble, unue nun, papere, ĝi fakte atingos kaj neeviteble vangofrapos la publikon celatan, nome la kredemajn verdstelajn tradiciistojn de la Esperanto-movado kaj grandan parton de la ne malpli naive tradiciemaj movadestroj.
Linio 71:
Niaj agresemaj kontraŭ-anglaj antaŭenistoj, niaj fervoraj finvenkemaj fundamentistoj, niaj pamfletistoj, predikistoj, kvazaŭ-religiaj pacistoj, misiemaj mondsavuloj, dediĉitaj disĉiploj de iu nebula interna ideo laŭ Sankta Ludoviko - alivorte ĉiuj niaj de persekuta manio suferantaj esperantismaj ekstremistoj, do tiuj ĉi plej urĝe devus studi tiun analizon por eĉ ĝisoste kaj cerblave reedukiĝi. Tamen ĝuste ili supozeble evitos tiun ĉi tre legindan libron, kiel la diablo la sanktan akvon.
 
[[Pejno Simono]], [[1999]]</i>}}