Kalmukoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 48:
Laŭ loĝantaro, la gravaj dialektoj de la kalmuka estas la torguta, dorbeta kaj buzava (Bormanshinov 1990). Negravaj dialektoj inkludas ĥoŝudan kaj olotan. La kalmukaj dialektoj varias iom, sed la diferencoj estas sensignifaj. Ĝenerale, la rusa lingvo malpli influis la dialektojn de la paŝtistaj nomadaj triboj de la Volgo-regiono.
 
En kontrasto, la dorbetoj kiu migris de la [[Volgo]]-[[regiono]] ĝis la Sal'skSalsk-Distrikto de la Don-regiono prenis la nomon Buzavo (aŭ kalkumoj de Don). La buzava dialekto evoluis ekde ilia proksima interagado kun rusoj. En 1798 la carista registaro rekonis la buzavojn kiel Don-kozakoj, kaj armee kaj administre. Kiel rezulto de ilia integriĝo, la buzava dialekto asimilis multajn vortojn de rusa origino.
 
Dum la Dua Mondmilito, ĉiuj nebatalantaj kalmukoj en la [[Sovetia Armeo]] estis perforte ekzilitaj al Siberio kaj [[Centrazio]], kie ili estis disigitaj kaj ne permesitaj paroli la kalmukan lingvon en publikaj lokoj. Kiel rezulto, la kalmuka lingvo ne estis formale instruita al la pli juna generacio de kalmukoj.
 
Post reveno de la [[ekzilo]] en [[1957]], la kalmukoj parolis kaj publikigis unuavice en la rusa. Sekve, la pli juna generacio de kalmukoj ĉefe parolas la rusan kaj ne sian propran gepatran lingvon. En la lastaj jaroj, provoj estis faritaj fare de la Kalmuka Registaro por revivigi la kalmukan lingvon. Ĉar kelkaj leĝoj estis faritaj por la kutimaj uzoj de la kalmuka, en la butikoj kaj vendejoj ekzemple aperas afiŝoj en la kalmuka.
 
La provo reestabli la kalmukan lingvon spertis malsukcesojn. La rusa Broadcasting Corporation tranĉis elsendotempon asignitan al kalmuklingvaj programoj en radio kaj televido, elektante anstataŭe aĉeti produktitajn programojn, kiel ekzemple anglajlingvaj produktadoj. Tiu iniciato estis farita por redukti produktokostojn.