Ofiono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e ligilo
Linio 1:
[[Dosiero:Orphic-egg.png|eta|[[Ofiono]] kaj la kosma ovo. Laŭ la [[pelasgoj]] li kaj '''Eŭrinomo''' generis la mondon.]]
Laŭ la [[orfeismo|orfea mitaro]], '''Ofiono''' aŭ '''Ofioneo''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Όφίων'', ''serpento'') estis [[titanoj|titano]], kiu, kune kun [[Eŭrinomo]], regis la universon antaŭ la surtroniĝo de [[Krono (mitologio)|Krono]] kaj [[Reo (diino)|Reo]]. Kvankam neniu fonto mencias tion, kiel titano li verŝajne estis filo de [[Urano (mitologio)|Urano]] kaj [[Geo (mitologio)|Geo]].
 
Laŭ [[Nono]]<ref>Nono. ''Pri Dionizo'', 41.339.</ref>, Ofiono ruĝkolore gravuris sur sep slaboj ĉiujn aŭgurojn pri la destino de la universo, de la urboj kaj de ĝiaj loĝantaroj. Tio multe similigis lin al la origina orfea dio [[Faneso]], partnero de [[Ananko]] (do, Eŭrinomo) kaj ankaŭ serpent-forma diaĵo kiu ĉirkaŭis la kosmon. Li estis identigita ankaŭ al la [[oceano|oceana]] titano Oceano (do Eŭrinomo estus [[Tetiso (titanino)|Tetiso]]), multfoje prezentita kiel serpento.
 
 
== Literaturaj fontoj ==