Dante Gabriel Rossetti: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 10:
Kun aliaj anglaj pentristoj, inter kiuj John Everett Millais kaj William Holman Hunt, li fondis la "Antaŭ-Rafaelan Frataron" (Pre-Raphaelite Brotherhood), kiu deziris reformi la anglan arton tiel ke ĝi revenus al la abundaj detaloj kaj la intensaj koloroj de la arto de Italio kaj Flandro en la dekkvara jarcento. Dante Gabriel Rossetti mem redaktis la revuon (''La Ĝermo'') de la Frataro.
 
Pli kaj pli Rossetti preferis pentri mitologiajn kaj simbolajn temojn kaj liaj verkoj influis la art-movadon eŭropa simbolismo. La art-kritikisto [[John Ruskin]] entuziasmis pri liaj pentraĵoj; aliaj tamen malaprobis. Iliaj kritikoj instigis lin ĉesi eksposicii, kaj li turnis sin al akvareloj, kiujn li povis private vendi. Dum la 1850-a jardeko la legendoj pri la Reĝo Arturo ege inspiris lin, kaj poete kaj pentre, kiel egale ili inspiris liajn novajn amikojn [[William Morris]] kaj la pentriston [[Edward Burne-Jones]]. Li kunlaboris kun William Morris pri la desegno de vitralvitroj ktp.
 
En 1850 li renkontis la modelon Elizabeth Siddall, pentrata de pluraj antaŭ-rafaelaj pentristoj. Ili edziĝis en 1860. Ŝi mortis en 1862 pro superdozo de laŭdano. Post ŝia morto Rossetti suferis pro depremo kaj entombigis la plejparton de siaj poemoj kun ŝia kadavro. Poste li malfermigis la tombon kaj savis la manuskripton. En pluraj pentraĵoj li idealigis Elizabeth Siddall en la Beatrican de [[Dante]]. Kontraste, sian novan amorantinon, Fanny Cornforth, li pentris kiel la enkorpigo de erotismo. Alian amorantinon, Jane Burden (la edzino de lia amiko William Morris) li pentris kiel etera diino.