Interkonsento pri Biologia Diverseco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
La Interkonsento agnoskis por la unua fojo en [[internacia juro]] ke la konservado de biodiverseco estas "komuna koncerno de la [[homaro]]" kaj estas integrita parto de la [[evoluado]]. La Interkonsento kovras ĉiujn [[ekosistemo]]jn, [[Specio (biologio)|speciojn]], kaj genetikajn resursojn. Ĝi ligas [[Tradicio|tradiciajn]] konservadoklopodojn al la [[Ekonomio|ekonomia]] celo de daŭrigebla uzado de [[Biologio|biologiaj]] resursoj. Ĝi fiksas [[principo]]jn por la justa kaj aprobinda disdonado de la avantaĝoj ekestiĝantaj de la uzo de genetikaj resursoj, precipe tiuj destinitaj por komerca uzo. Ĝi ankaŭ kovras la rapide disetendiĝantan kampon de [[biotekniko]] tra sia [[Kartageno|Kartagena]] [[Protokolo]] pri Bio[[sekureco]] alparolante [[Teknologio|teknologian]] evoluigon kaj translokigon, [[profito]]-disdonadon kaj biosekurecajn [[temo]]jn. Grave, la Interkonsento laŭleĝe ligas; landoj ( "[[partio]]j" ) kiuj subskribas ĝin havas devon efektivigi ĝiajn kondiĉojn.
 
La Interkonsento memorigas decidantojn ke [[krudmaterialo]]j ne estas senfinaj kaj starigas [[filozofio]]n de daŭrigebla uzo. Dum pasintaj konservado klopodoj estis direktitaj al protektado de specialaj specioj kaj vivejoj, la Interkonsento agnoskas ke ekosistemoj, specioj kaj [[geno]]j devas esti uzitaj por la avantaĝo de homoj. Tamen, tio devus esti ne tiele farita kaj ne tiel rapide ke ĝi je longa tempospaco kondukas al malkresko de biodiverseco.
 
La Interkonsento ankaŭ ofertas decidantokonsiladon bazitan sur la [[principo de antaŭzorgo]] kiu kie ekzistas minaco de signifa redukto aŭ perdo de biodiverseco, manko de plena [[Scienco|scienca]] certeco ne devis esti utiligita kiel kialo de prokrastado de iniciatoj eviti aŭ minimumigi tian minacon.
==Temoj de la Interkonsento==
==Kartagena protokolo==