Kenny Clarke: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
===Fruaj jaroj ===
Clarke devenis de muzikema familio kaj studis ĉe la gimnazio multajn instrumentojn kaj aliĝis jam dum lia lerneja tempo al la surloka bando de Leroy Bradley, en kiu li restis kvin jarojn. En Pittsburgh li ludis ankaŭ kun [[Roy Eldridge]], kiu ankaŭ devenas de tie. En 1935 li transloĝiĝis kun sia duonfrato Frank Spearman al [[Novjorko]], kie li komence ludis en triopo kun Call Cobbs kaj famiĝis en la bando de tenorsaksofonisto Lonnie Simmons. En ĉi tiu ensemblo ankaŭ ludis la posta gitaristo de Basie, [[Freddie Green]]. La ritmosekcio de laSimmons-Bando laŭdire estus esenca inspiro de la bando de [[Count Basie]].<ref>Komp. Hennessey, p. 43.</ref> Aprilon de 1937 Clarke aliĝis al la bando de Edgar Hayes; Kenny Clarke tiam ankaŭ ludis [[vibrafono]]n. Lia unua surdiskigo okazis la 9-an de marto 1937 ku la Hayes-Bando. Fine de 1937 Clarke koncertvojaĝis kun Hayes unuafoje tra Eŭropo. Dum la kvarmonata vojaĝo Clarke sonregistrigis en [[Stokholmo]] kvar diskofacojn je propra nomo („I Found a New Baby“). Kiam la bando de Hayes revenis al Novjorko kaj prezentis en Teatrejo Apollo, [[Dizzy Gillespie]] envenis la grupon. Gillespie, de kiu li ricevis la ŝercnomon ''Klook''<ref>Dizzy Gillespie raportas, ke Teddy Hill nomis lin pro lia maniero, regule lanĉi ''bombon'', Klook-a-Mops kaj finfine forigis lin el sia bandego. Kiel muzikestro de Mintons Playhouse li tamen enigis Klarkon poste en la dombandon.</ref> farigis la plej intima amiko kaj kolego de Klook. Dizzy nur mallonge restis en la bando de Hayes kaj revenis al la bando de Teddy Hill, kie Kenny Clarke lin denove renkontis post ok monatoj Claude Hopkins.
 
== Diskoj ==
* ''Special Kenny Clarke'' 1938-1959 (Jazz Muse) kun Benny Bailey, Clark Terry, Hubert Fol, Lcky Thompson, Tommy Scott, Art Simmons, Jimmy Gourley, Pierre Michelot
* ''Telefunken Blues'' (Savoy, 1955) kun [[Henry Coker]], [[Frank Morgan]], Frank Wess, Milt Jackson, Percy Heath
* ''Bohemia After Dark'' (Savoy, 1955) kun Cannonball & Nat Adderley, [[Jerome Richardson]], Hank Jones, Horace Silver, [[Paul Chambers]]
* ''Jazz Men Detroit'' (Savoy, 1956) kun [[Pepper Adams]], [[Kenny Burrell]], Tommy Flanagan, Paul Chambers
* ''Plays André Hodeir'' (Philips/Emarcy, 1956) kun Roger Guérin, [[Billy Byers]], Pat Peck, [[Hubert Rostaing]], Martial Solal, René Urtreger, P. Michelot
* ''Kenny Clarke, Francy Boland & Co. - The Golden 8'' (Blue Note, 1961)
* ''Pieces of Time'' ([[Soul Note]], 1983) kun [[Andrew Cyrille]], [[Don Moye]] kaj [[Milford Graves]]
 
== Literaturo ==