Gaston Moch: Malsamoj inter versioj

113 bitokojn aldonis ,  antaŭ 15 jaroj
e
roboto aldonis Kategorio:Naskiĝintoj en 1859 kaj ordigŝlosilojn
e (roboto aldonis Kategorio:Naskiĝintoj en 1859 kaj ordigŝlosilojn)
-----
 
[[Kategorio:Esperanto]] [[Kategorio:Esperanto-kulturo]]
[[Kategorio:Esperanto-movado]] [[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto M]]
[[Enciklopedio de Esperanto - M|EdE-M]]
'''Gaston MOCH''' (mok), franco, oficiro de artilerio, ĝis 1894, poste verkisto. Nask. 6 marto 1859 en Saint-Cyr (apud Paris). En 1893 li verkis francan libron, kie li antaŭvidis ne mallongan, sed kvarjaran militon, kiu unuigos la batalantajn popolojn. En 1894 li eksiĝis kaj sin dediĉis al la propagando de paco per franca-germana akordo, kaj al la defendo de la „Rajtoj de la homo“. En 1879, lernanto en „l' Ecole Polytechnique“, li legis libron pri Leibnitz kaj de tiu momento ne ĉesis pripensi la problemon de int. kompreniĝo, tiom pli ke li estas poligloto. Li aliĝis al E en 1889 (la tria aliĝinto en Francujo kaj dum multaj jaroj propagandis per parolo kaj verkoj. La 31 marto 1900 li faris paroladon, post kiu fondiĝis la Pariza grupo, kiun li prezidis. Sed tuj ĉe la komenco li deziris perfektigojn kaj korektojn, kaj post la rifuzo de Z, li daŭrigis sian porreforman agadon, „al kiu, li diras, li fine altiris de Beaufront, unue timigitan“. Li partoprenis en la laboro de la Delegacio (1907) kiel anstataŭanto de Boirac. Iom post iom li deturnis sin de E, kaj kiam la komisiono elektita de la Delegacio finis sian laboron (1913), li definitive adoptis la reformitan sistemon. Nun li reĵetas eĉ la ideon de artefarita lingvo. Li redaktis ,Espero Pacifista' (1905-1908). Krom multaj artikoloj kaj kelkaj broŝuroj en E precipe pri paco kaj malarmo, li verkis ,La question de la langue int. et sa solution par l' E', 1897. ,Pri la elparolado de E', 1907. Traduko de Tristan Bernard: ,Angla Lingvo sen profesoro', komedieto, 1907. Traduko de About:, La Rego de la Montoj', 1909., Pri la transskribo de la propraj nomoj en E', 1910. LK, 1905-12.
L. BASTIEN.
 
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto M|MOCH, Gaston]]
[[Kategorio:Esperanto-movado]] [[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto|MOCH, Gaston]]
[[Kategorio:Esperanto]] [[Kategorio:Esperanto-kulturo|MOCH, Gaston]]
[[Kategorio:Esperanto-movado|MOCH, Gaston]]
[[Kategorio:Esperanto|MOCH, Gaston]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1859|MOCH, Gaston]]
4 934

redaktoj