Max Roach: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Max roach.jpg|thumb|Max Roach, 1979]]
'''Maxwell Lemuel „Max“ Roach''' (* [[10-an de januaro]] [[1924]] en Newland, [[Norda Karolino]]<ref>Diferenca naskiĝdato laŭ intervjuo de Phil Schaap kun Max Roach havas [http://www.jazzinstitut.de/Jazzindex/index-roach-max.htm Jazzinstitut Darmstadt] per la 8-a de januaro 1924</ref>; † [[16-an de aŭgusto]] [[2007]] en [[Novjorko]], [[Novjorkio]]) estis [[usono|usona]] [[ĵaz]]-[[frapinstrumentisto]] kaj [[komponisto]].
 
Li famiĝis kiel [[bibopa]] kaj [[malmolbopo|malmolbopa]] muzikisto, kiu koncertis kun la plej elstaraj ĵazmuzikistoj kiel [[Dizzy Gillespie]], [[Charlie Parker]], [[Duke Ellington]], [[Charles Mingus]], [[Miles Davis]] kaj [[Sonny Rollins]]. Roach validas kiel unu el la plej influaj frapinstrumentistoj en la [[historio de ĵazo]].
== Vivo kaj verkado ==
 
Max Roach estis la filo de Alphonse kaj Cressie Roach; lia familio transloĝiĝis al [[Brooklyn]] (Novjorko), kiam li aĝis kvar jarojn. Li alkreskis en muzikema familio. Lia patrino estis [[Gospelo|gospel]]<nowiki>kantistino</nowiki>. Li mem komencis jam en fruaj jaroj ludi signal[[trumpeto]]n en marŝbandoj. En la aĝo de dek jaroj li ludis frapinstrumentaron en kelkaj gospelbandoj.
[[dosiero:Max Roach, Three Deuces, ca. 1947.jpg|thumb|left|220px|Max Roach, Three Deuces, Novjorko, proks. oktobron d 1947.<br/> Foto de [[William P. Gottlieb]].]]
 
Li studis ĝis sia ekzameno en 1952 ĉe la [[Muzikaltlernejo]] de [[Manhatano]] kompozicion kaj muzikteorion. Dum tio Roach jam laŭokaze muzikis kun bandoj en [[Minton’s Playhouse]], antaŭ ol li transprenis la lokon de [[Kenny Clarke]] en la bando de [[Coleman Hawkins]] (1943). En 1944 li ludis kun Dizzy Gillespie, sed pretertempe ankaŭ ĉe Duke Ellington kaj estis poste jaron en la bando de [[Benny Carter]]. Li estis unu el la unuaj bibop-frapinstrumentistoj: en 1945 li laboris en la bandego de Gillespie, koncertis tamen ankaŭ kun Charlie Parker en la ĵazklubejoj. En 1946 li muzikis kun [[Stan Getz]], por poste labori ĝis 1949 en la bando de Parker, kun kiu li koncertis majon de 1949 okaze de la ''Festival International 1949 de Jazz''. Post tio li direktis proprajn grupojn.
 
En 1952 Roach fondis kune kun [[Charles Mingus]] la [[diskeldonejo]]n Debut Records, supozeble la unua sendependa eldonejo posedata de muzikistoj. Por tiu li registradludis kun Mingus por pluraj diskoj, inter ili ankaŭ la memorinda koncerto ''Jazz at Massey Hall'' en 1953 kun Parker, Gillespie kaj Bud Powell. Poste li laboris en Kalifornio, kie li kune kun trumetisto [[Clifford Brown]] direktis kvinopon, al kiu ankaŭ apartenis [[Sonny Rollins]] kaj pianisto Richie Powell, frato de Bud Powell. Kun ĉi tiu ensemblo li kreis la stilon [[malmolbopo]]. Pro la subita akcidentmorto de Brown kaj Richie Powell en 1956 Roach falegis en depresiojn kaj alkoholismo.<ref>[http://www.spiegel.de/kultur/musik/0,1518,500412,00.html „Bebop-Erfinder. Jazz-Legende Max Roach gestorben“], Spiegel Online, 17-an de aŭgusto 2007</ref>
 
En 1960 li surdiskigis la konceptalbumon ''We Insist! Freedom Now Suite'', sur kiu li kune kun Coleman Hawkins, Babatunde Olatunji kaj kantistino Abbey Lincoln konvinkamaniere transigis la politikan mesaĝon de la movado por samrajtigo de [[nigruloj]] en [[Usono]]. ''We Insist! Freedom Now Suite'' fariĝis temo ankaŭ por koreografiistoj, filmfaristoj kaj ekster-brodvejaj teatraĵoj. Pro ĉi tiu onregistraĵo la diskeldonejoj bojkotis Roach-on dum la 1960-aj jaroj.<ref>[http://www.allaboutjazz.com/php/musician.php?id=10725 Vivhistorio de Max Roach], ''allaboutjazz.com''</ref> Kiel jam tie li kunlaboris en sia pli malfrua ensemblo ''M’Boom'' kun pluaj perkutinstrumentistoj kaj frapinstrumentistoj. En 1962 okazis kunlaboro kun [[Duke Ellington]] (''Money Jungle'').
 
La lia bando apartenis muzikistoj kiel Donald Byrd, Kenny Dorham, Booker Little, George Coleman, Stanley Turrentine, Billy Harper, [[Mal Waldron]], Ray Bryant, Odean Pope aŭ Cecil Bridgewater. Por apartaj projektoj li enigis en ĉi tiun bandon kantsoloistojn, sed ankaŭ ĥorojn kaj arĉkvarteton. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj li ofte ludis duopaĵojn kun Archie Shepp, Anthony Braxton, Cecil Taylor, Connie Crothers kaj Abdullah Ibrahim. En la 1980-aj jaroj li ankaŭ laboris kun duoblo-kvaropo, konsista el sia propra ensemblo kaj la arĉkvarteto ''Uptown String Quartet''. Kiel unu el la unuaj ĵazmuzikistoj li kunlaboris kun [[repo]]- kaj [[rompdancado]]-muzikistoj.
 
Ekde 1972 Max Roach estis profesoro ĉe la fakultato pri muziko ĉe la Universitato de [[Masaĉuseco]] en [[Amherst (Masaĉuseco)|Amherst]], ĝis kiam li retiriĝis en 2002 pro [[Alzheimer-malsano|Alzheimer-malsaniĝo]]. En 1988 li ricevis premio-subvencion nome MacArthur Fellowship. Max Roach mortis je la aĝo de 83 la 16-an de aŭgusto 2007 en novjorka malsanulejo.
 
=== Familio ===
 
 
== Fontoj ==