Rokĵazo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17:
 
Dumpase de la malfruaj 1970-aj jaro la nivelo de kunfando-muziko tamen parte iomete platiĝis. Kelkaj muzikistoj forflosis en komerceman kaj plaĉan pop- kaj diskotekĵazon, aliaj anstataŭis mankan inspiron per virtuozajn instrumentajn akrobataĵojn. Dum kiam je la komenco la teknika povo de la muzikistoj estis rimedo por la atingo de granda muzika intenseco, la virtuozeco de la muzikistoj sekve ja ŝajnis memcelo. Je tio do ne radiofonema plaĉeco de la melodioj staris en la malfono, sed la alta ludemo de la muzikistoj kaj la prezentado de tio, kio eblas kun bone ludata instrumento. Tamen ekzistis kaj ekzistas ĉiam denove muzikistoj kiel ekz. la ensemblo ''M-Base Collective'', kiu kontemplas la apartajn kvalitojn de la kunfando-muziko, do la unuiĝo de ĵaza rafineco kun la forto de funko kaj rokmuziko. Fine de la 1990-aj jaroj muzikistoj kiel Dave Douglas aŭ Medeski, Martin & Wood denove klare rilatis kun la radikoj de la kunfando.
 
== Valoro ==
La kunfando de ĵazo, roko kaj funko estas retrorigarde historia stilo, kiu forte influis la pluan evoluon de ĵazo. Ĝi entuziasmigis en la 1970-aj jaroj grandan publikon por ĉi tiu muziko kaj malfermis krome al ĵazmuzikistoj novajn prezentejojn. Kunfando-ĵazo formis la stilon de tuta generacio, eĉ se parto de ĉi tiu poste ne plu akivis en ĝi. Multaj muzikistoj, kiuj poste returniĝis al akustikinstrumente ludata muziko, teniĝis je la kunfando-koncepto kaj faras (ekz. Roberto di Gioia aŭ Eddie Gomez) ĝis hodiaŭ lerte aranĝitan, distran muzikon de alta komplikeco.
 
Kunfando-ĵazo entute havis grandajn muzikajn sukcesojn. Ĝi estis krome antaŭkondiĉo por la pluevoluo en la muzikĝenroj roko, funko kaj ĵazo. Pro la teknika lerteco de multaj el la partoprenantaj muzikistoj, kiuj devenis de la ĵazkampo, nova profesieco eniris en funkon kaj rokon. Pli kaj pli muzikistoj aktivis en ĉi tiu nova muzikstilo, kiuj kunportis profundan edukadon en ĵazo kaj tiel ekzemple ankaŭ kiel frapinstrumentisto povis ludi kaj svingajn ĵazajn kaj ankaŭ pelajn rokajn ritmojn, kiel saksofonistoj virtuoze liberajn soloojn kaj soŭlhavajn ripetfrazojn, aŭ kiel gitaristoj meti bruajn sonojn kaj harmoniajn ĵazakordojn.
 
== Pioniroj ==
Krom la nomitaj muzikistoj gravaj ensembloj estis ''Return To Forever'' de [[Chick Corea]], ''Mahavishnu Orchestra'' de John McLaughlin kaj ''Weather Report'' de Joe Zawinul. La fondintoj de ĉuj el tiuj stilformaj grupoj kunlaboris pri la ekiga albumo ''[[Bitches Brew]]''. Ankaŭ eŭropaj muzikistoj kiel Jean-Luc Ponty, Volker Kriegel (''Inside: Missing Link'' kun [[Albert Mangelsdorff]]), Wolfgang Dauner ''(Etcetera)'', [[Ian Carr]] ''(Nucleus)'', Joachim Kühn, Dieter Seelow kaj Pierre Courbois ''(Association P.C.)'', Jasper van’t Hof ''(Pork Pie)'', Pekka Pohjola, Zbigniew Namysłowski aŭ Allan Holdsworth prezentis albumojn de elstara energio, kvalito kaj kreivo, kiuj same kiel la kunfando-albumoj de [[Frank Zappa]] – ''Hot Rats'' (1969), ''Waka/Jawaka'' (1972) kaj ''The Grand Wazoo'' (1972) – parte estas tute sendependaj de la kunfando-koncepto de Miles Davis.
 
Post la komencaj jaroj grupoj kiel ''Steps Ahead'', ''Brecker-Brothers'' aŭ la bando de Pat Metheny aŭ Dave Sanborn aldoniĝis.
 
== Konataj rokĵazaj albumoj ==