Ĵazharmoniaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: Plene memstara '''ĵazharmoniaro''' striktasence ne ekzistas, ĉar ĵazo je la formado de harmoniaj sinsekvoj plejparte reiras sur la principoj evoluitaj en la eŭ...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Plene memstara '''ĵazharmoniaro''' striktasence ne ekzistas, ĉar [[ĵazo]] je la formado de [[Harmoniscienco|harmoniaj sinsekvoj]] plejparte reiras sur la principoj evoluitaj en la eŭropa muziko de [[voĉo (kontrapunkto)|voĉkonduko]] kaj funkciharmoniaro. Ĉi tiujn la variaj ĵazstiloj aplikas laŭ pokaze malsama. Tipa por la harmoniaro de ĵazo en ĝia tuta ĝisnuna evoluo estas tamen forta ligo al la [[melodiko]] kaj al la ĝenerala [[estetiko]] de [[bluso]]. Tiu efikas sur la harmonia nivelo per certa prefero de akordmaterialo, kiu konvenas kun la melodia efiko de la ''[[blusa tono|blusaj tonoj]]''. Krome la karakteriza blusmelodiko kaj la postuloj de la [[Improvizado (muziko)|improvizado]] superreganta en ĵazo efikas, ke melodio kaj akompanaj harmonioj malpli rigore rilatas inter si, ol ĉi tio estas kutima en la plejparte koncipita (komponita) muziko de Eŭropo. Ĵazharmoniaron krome karakterizas, ke la muzikistoj uzas pliampleksigitan tonmateralon, t.e. ili aldonas al la klasikaj tri- kaj kvar-sonoj kutime tiel nomatajn "elekteblaĵojn", kio rezultigas akordojn kun kvin, ses aŭ ankaŭ pli tonoj. Ankaŭ treege grava distingilo de ĵazharmoniaro estas la ofta uzado de alteraciitaj (ŝanĝitaj) kaj substituitaj (anstataŭataj) akordoj
 
== Principoj ==
Por la priskribo de la harmoniaj karakterecoj de ĵazo nun ekzistas tri teoriaj konceptoj:
#La tiel nomata ''akordo-gamo-terorio'' evoluiĝis ekde la 1950-aj jaroj kaj estas per tio la plej malnova ellaborita koncepto por la priskribo de ĵazharmoniaro; ĝi superregas ĝis hodiaŭ la plej grandan parton de la [[muzikteorio| muzikteoria]] literaturo pri ĵazo.
#La koncepto nomata ''fundamentharmonia'' disvastigita ĉefe en la germanlingvaj landoj, kiu striktasence interesiĝas pri la principoj de la [[harmoniscienco]] kaj aparte pri funkciaj interpretadoj de la harmoniaj turnoj influitaj ekde la blusmelodiko.
#''Historia-empiria'' modelo, kiu laŭas hermeneŭtike al la interpretado de la „klasika“ harmoniscienco ekz. laŭsence de [[Diether de la Motte]]. Kontraste al ampleksa teorio klariganta unuece ĉiujn aperaĵojn ĉi tiu koncepto pli provas interpreti unuopajn stilojn kaj muzikistojn laŭ iliaj apartaj estetikaj opinioj. Ĉi tiun metodon ekz. aplikas la muzikteoriaj traktaĵoj de [[Gunther Schuller]] pri la pli malnova ĵazo.
 
==Literaturo==