Kenny Clarke: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17:
En 1947 li forlasis la bandegon de Gillespie-Band kaj ludis kun Tadd Dameron en ''Royal Roost'' kaj en la bandego de [[Billy Eckstine]]. Tiutempe ankaŭ ekestis sonregistraĵoj de sia ensemblo „52nd Street Boys“ kun muzikistoj, kiu plejparte devenis el la bandego de Gillespie, ekz. Sonny Stitt, Kenny Dorham, Bud Powell, John Collins kaj Al Hall. La okopo surdiskigis kvar aranĝaĵojn de [[Gil Fuller]], „Epistrophy“, „Oop Bop Sh'Bam“, „52nd Street Theme“ kaj „Rue Chaptal“; la kvar facoj por la franca diskeldonejo ''Swing'' de Charles Delaunay estis la unuaj bibopregistraĵoj publikigitaj en Eŭropo.<ref>Komp. Hennessey, p. 107.</ref> Decembron de 1947 Clarke revenis por pli longa tempo al Dizzy, kunlaborante je ties sonregistradoj por RCA Victor kaj vojaĝante kun li al Eŭropo. Je la fino de la koncertvojaĝo li restis kvin monatojn en Parizo.
 
Aprilon de 1949 Kenny Clarke kunlaboris je registrad-kunsidoj por la albumo ''[[Birth of the Cool]]'' de [[Miles Davis]]; li estis ankaŭ la frapinstrumentisto je la lastaj pecoj por ĉi tiu albumo, kiuj ekestis la 13-an de marto 1950. Februaron de 1949 li sekvis inviton al ''Festival International 1949 de Jazz''; post tio li restis ankoraŭ kelkajn monatojn kaj konatiĝis tie la 18-jaran Annabelle Macaulay Allan Short, kiu ĵus komencis per sia kantistina kariero sub la nomo [[Annie Ross]]; el ilia amrilato ekestis la komuna filo Kenny Clarke la pli juna., nomata „Toby“, kiu alkreskis je parencoj de Clarke en Pittsburgh.
 
Vintron de 1949 Clarke koncertvojaĝis kun [[Coleman Hawkins]], [[James Moody (saksofonisto)|James Moody]], Nat Peck kaj [[Pierre Michelot]] tra Eŭropo; aprilon de 1951 li reiris al Usono, aŭguston li kunlaboris je registrad-kunsido de Charlie Parker („Swedish Schnapps“/„Blues for Alice“).