Kenny Clarke: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 39:
 
=== Lastaj jaroj ===
Ankaŭ post sia tempo kiel bandestro li estis centrulo de la franca ĵazmondeto, laboris kiel liberprofesiulo kaj instruis. En 1969 Claude Nobs invitis lin, estri kurson per sia frapinsrumenta lernejo dum la [[Ĵazo-festivalo de Montreux]]. En 1973 li ludis denove en Montreux kun Dexter Gordon, Hampton Hawes kaj Bob Cranshaw. Krome li ludis en la 1970-aj jaroj triope kun la orgenistoj Eddy Louiss resp. Lou Bennett kaj la gitaristoj Jimmy Gourley resp. René Thomas. Kenny Clarke ludis dum dek jaroj kun klarnetisto Jean-Christian Michel ĵazon kaj eklezian muzikon, laboris krome kun Rhoda Scott, Hal Singer kaj la francaj muzikistoj Michel de Villiers kaj Roger Guérin. Inter 1974 kaj 1984 Clarke faris nur dekon da sonregstraĵoj; en 1975 li suferis korinfarkton. En 1980 li partoprenis retrorigardan koncerton por Dizzy Gillespie kun Sonny Stitt, Jackie McLean, Slide Hampton k.a.. En 1982 li iris denove al Usono, kie li faris la albumon ''Pieces of Time''; kunlaboris Andrew Cyrille, Don Moye kaj Milford Graves. Por 1985 li estis planinta formi bandon de usonaj muzikistoj, kiuj estis ludintaj dum la „Ora Epoko“ en Parizo, ekz Woody Shaw, Dizzy Reece, Johnny Griffin, Kenny Drew k.a. Tio tamen ne plu okazis: Kenny Clarke mortis je la matenhorojn de la 26-a de januaro 1985 pro korkinfarkto.
 
== Diskoj ==