Metafizikaj poetoj: Malsamoj inter versioj

aro de anglaj poetoj je la 17-a jarcento
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''metafizikaj poetoj''' estis anglalingvaj poetoj de la deksepa jarcento kiuj uzis karambolojn kaj malsimplajn ideokombinojn por esplori filozofajn temojn, kaj aludoj al ĉiutagaj a...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:17, 8 aŭg. 2011

La metafizikaj poetoj estis anglalingvaj poetoj de la deksepa jarcento kiuj uzis karambolojn kaj malsimplajn ideokombinojn por esplori filozofajn temojn, kaj aludoj al ĉiutagaj aĵoj ofte enkondukis profundan pensadon.

Inter ili estis John Donne, George Herbert, Richard Crashaw, Andrew Marvell, Henry Vaughan kaj Thomas Traherne.

Dum siaj vivoj, ili estis alte taksataj. Tamen dum la malfrua deksepa jarcento literaturaj gustoj ege ŝanĝis, per la influo de Edmund Waller, John Dryden kaj aliaj poetoj, kaj oni komencis preferi pli simplan stilon. Ĝis la dudeka jarcento, antologioj de anglalingvaj poemoj enhavis malmultajn metafizikajn poemojn. T. S. Eliot ludis gravan rolon rilate la reeltrovon de la metafizikaj poetoj, kiuj populariĝis.