Ike Quebec: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Portalo Muziko}}
'''Ike Abrams QUEBEC''' (* [[17-an de aŭgusto]] [[1918]] en [[Newark (Nov-Ĵerzejo)|Newark]], [[Nov-Ĵerzejo]]; † [[16-an de januaro]] [[1963]] en [[Novjorko]]) estis [[usono| usona]] [[ĵaz]]-[[tenorsaksofonisto]] kaj [[sondisko]]produktisto.
== Vivo kaj verkado ==
Quebec ricevis dum sia junaĝo pianolecionojn kaj komencis sian karieron sur ĉi tiu instrumento; krom tio li ankaŭ laboris en la 1930-aj jaroj kiel profesia dancisto. Al sia posta ĉefinstrumento, la tenorsaksofono, li alvenis nur proks. 1940. Kiel multaj el siaj kolegoj li formis sian instrumentan stilon laŭ tiu de [[Coleman Hawkins]], la „patro de tenorsaksofono“. Pli gravan rolon ol ĉe Hawkins en la ludo de Quebec tenis tamen ekde la komenco la melodia lingvo de [[bluso]]: ĉi tiu esprimpova muzikada idealo enfluis aparte en liajn interpretadojn de [[Balado (muziko)|baladoj]], kio dum la 1940-aj jaroj ankoraŭ estis tre nekutima. La kolego kaj mentoro de Quebec, [[Ben Webster]], kiu havis similan baladostilon, laŭdis la bonan sentemon de la pli juna kaj precizigis: „[...] alian sentemon ol la plej multaj [...]. Kompreneble tiam ĉiu sekvis al Bean, sed Quebec tenis vigla tute apartan aferon.“ <ref> Kunzler, p. 4475 (komp. ''Jazz-Lexikon'' vol. 2, p. 1050).</ref>
 
Kvankam Quebec ne estis klara virtuozo sur sia instrumento, lia alta profesieco faris lin demandata studiomuzikisto kaj gastmuzikisto por pli longaj koncertvojaĝoj, de kiuj li faris multaj kun la granduloj de la [[svingo (muzikstilo)|svingerao]] – al liaj dungintoj apartenas ekzemple [[Ella Fitzgerald]], [[Benny Carter]] kj aparte [[Cab Calloway]]. Sub propra nomo Quebec surdiskigis en 1944 kun muzikistoj kiel [[Tyree Glenn]], [[Tiny Grimes]], [[Milt Hinton]] kaj [[Oscar Pettiford]] kelkajn titolojn por [[Blue Note Records|Blue Note]], inter ili „Blue Harlem“, kiu fariĝis furoraĵo.<ref>Je la du kunsidoj li surdiskigis krome ''Facin' the Face, Mad About You'', ''Tiny's Exercise'' kaj pluajn titolojn. ''The Complete Blue Note Forties Recordings Of Ike Quebec And John Hardee'' (Mosaic MR4-107, MD3-107); komp. jazzdisco.org.</ref>
 
La malflorado de la [[bandego]]j fine de la 1940-aj jaroj metis Kvebekon antaŭ profesiajn kaj finfine ankaŭ personajn problemojn. Pro sia drogomanio li pasigis grandparton de la 1950-aj jaroj en plej vasta muzika malaktiveco. Helpe flankigis lin je ĉi tiuj malfacilaj cirkonstancoj lia amiko Alfred Lion]], kunfondinto de [[diskeldonejo]] ''[[Blue Note Records]]''. La tenorsaksofonisto laboris komence por la malgranda firmao kiel talentserĉisto; laŭ lia rekomendo ekestis ekzemple la ĝis nun famaj [[improvizad-kunsido|sonregistro-kunsidoj]] kun la pianistoj Bud Powell kaj [[Thelonious Monk]], kies rezultoj validas kiel mejloŝtonoj en la verkaroj de la du muzikistoj.
 
Ĉar intertempe Quebec konfirmiĝis je la taskoj donitaj al li, Lions komisiis al la muzikisto (kiu iom post iom subigis siajn drogproblemojn) pli kaj pli respondecajn taskojn: ekde nura peranto li antaŭeniĝis baldaŭ kiel arta redaktanto de Blue Note, kaj finfine li ankaŭ povis direkti registrad-kunsidojn proprareĝie (inter ili produktadojn kun [[Dexter Gordon]]). En la socia klimato de [[Usono]] dum la malfruaj 1950-aj jaroj la konfidoplena kaj amika kunlaboro de Lion kaj Quebec estis klara signalo por la subigo de la vaste disvastiĝinta [[rasismo|rasa separigo]] en la [[diskeldonejo|muzika industrio]].
 
La [[soŭlĵazo]], ekestinta prokimume samtempe kiel [[subĝenro]] de [[malmolbopo]], konvenis al la preferoj de Quebec, kiu nun reekprenis sian laboron kiel instrumentisto. La re-sursceniĝo ĵus komencinta per kelkaj relative sukcesaj surdiskigoj – ekz. por la albumo Blue and Sentimental kun Grant Green – tamen baldaŭ havis subitan finiĝon, kiam oni diagnozis je Quebec en la jaro 1962 [[pulma kancero|pulmkanceron]] de progresinta stato. La malsano devigis lin al denova ĉesigo de sia muzika laboro. Ike Quebec mortis, nur 44-jara, januaron de 1963 kaj ne plu travivis la publikigon de la plej granda parto de siaj malfruaj sonregistraĵoj.
 
== Diskoj ==
[[dosiero:BotPuEQBmkKGrHqYOKiQEuD0kr-BLoh0vg 14.JPG|thumb|right|[[78erŜelakdisko]]: Ike Quebec's Swingtet 1944]]
*''Ike Quebec 1944–1946'' (Classics) kun Buck Clayton, [[Milt Hinton]], [[Oscar Pettiford]], Grachan Moncur II
*''The Complete Blue Note Forties Recordings Of Ike Quebec And John Hardee'' (Mosaic 1944–)