Ĵazharmoniaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17:
 
Fakte la historio de harmoniaro en ĵazo estas vojaĝo ekde la [[konsonanco]] al [[disonanco]]. Ĉiu harmonia novigo alportis ankaŭ novajn liberecojn por la interpretado de la akorda materialo kaj disponigis al la muzikisto pli da melodia materialo, kiu dum la paso de la tempo estis katalogigita en [[gamo]]jn. Nuntempe ekzemple estas kutime, uzi diversajn [[gamo]]jn laŭ diversaj [[modalo]]j super akordoj kiel tonmaterialo por improvizado aŭ kiel bazo por la [[aranĝo (muziko)|aranĝado]] aŭ [[kompozicio|komponado]].
 
==Materialo por improvizado==
En pli fruaj tempoj oni komprenis je improvizado la ornamadon kaj vualadon de ekzistaj melodioj super fiksaj akordstrukturoj. Multaj pecoj luditaj en ĵazo havis sian originon en la distra muziko. Kantoj de la Broadway-teatraĵoj estis uzataj kiel framo por improvizadoj. Tre ofte oni verkis pri la akordframoj novajn melodiojn, ne laste ankaŭ por tio, ke oni ne devas pagi tantiemojn.
 
Ekde la bibopo tamen ĵazmuzikistoj pli kaj pli verkas proprajn pecojn, por ke ili povu improvizi pri siaj plej ŝatataj harmonioj. [[Charlie Parker]] ekzemple ŝatis „I got Rhythm“ de Gershwin tiomege, ke li verkis diversajn melodiojn strukturantaj je ĉi tiu akordframo. Kelkaj akordframoj kaj melodioj fariĝis tiel ŝatataj, ke ili ankoraŭ hodiaŭ apartenas al la normrepertuaro de ĉiu ĵazmuzikisto.
 
Pli malfruaj pecoj montras plej ofte la esencon de la tiama harmonia kompreno. En la kvindekaj jaroj enmodiĝis priverki kompletajn muzikalojn.
 
La sesdekaj jaroj montris du esencajn tendencojn: unuaflanke la rekonsciiĝon pri la blusharmoniaro kaj pli simplaj ritmoj kaj aliaflanke la modalan koncepton kaj pli liberan ludmanieron laŭirantan kun tio.
 
La libera ĵazo rompis je ĉiuj formoj de harmonio kaj provis ne apliki ilin.
 
Nuntempe la muzikistoj uzas ĉion, kio plaĉas al il, ĉu kolekto de infankantoj, pecoj el la klasika muziko, el popmuziko aŭ memverkitaĵoj. La „tradiciistoj“ ludas kantojn el la „[[Great American Songbook]]“ kaj la „progresemuloj“ kunfandas ĉiuspecan muzikon ĝis la barata rago. Kiu komencis en multkultura Usono, daŭriĝis nun tutmonde.
 
==Literaturo==