Jalto: Malsamoj inter versioj

4 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
e
e (Eta aktualigo)
=== Naturaj vidindaĵoj ===
* La akvofalo [[Uĉansuo]] - troviĝas 6 kilometrojn for de Jalto en pinarbaro, altas 98 metrojn, plej belas printempe, kiam en la montoj degelas neĝo kaj la akvofalo pleniĝas je akvo.
* La monto [[Aj-Petro]] - altas 1254 metrojn, de sur ĝi estas tre bela vidaĵo de la maro kaj la bordo; sur la monto troviĝas natura rezervejo, kie la naturo grave diferencas de tiu sur la bordo. La monton eblas atingi per buso (vojaĝ-dauro ĉ. 1 horo) aŭ per [[telfero]], kiu startas en la loĝ-loko [[Misĥoro]] apud Jalto.
* [[Ajudago|Urso-monto]] (nomata ankaŭ [[Ajudago]]) - troviĝas ĉ. 20 kilometrojn for de Jalto, havas tre belan aspekton (similas la urson, trinkantan la maran akvon); laŭorigine estas "neekvivinta" vulkano. Altas iom pli ol 500 metrojn, de sur ĝi estas bela vidaĵo de la loĝloko [[Gurzufo]] kaj du enmaraj rokoj ''Adalari'', kiuj kune formas tre belan ensemblon. Suriri la monton eblas laŭ la pado.
* La Botkin-pado - startas rande de la urbo, gvidas supren al la roko ''Staŭri-Kaja'' kaj poste - al la akvofalo [[Uĉansuo]]. Tre pitoreska pado iras tra pin-arbaro; ir-daŭro - ĉ. 4-5 horojn.
2 634

redaktoj