Jaroslav Novobilský: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kerio (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 30:
La [[periodo]] de la rezultoporta laboro, de feliĉa [[familia medio]] kun la amata [[edzino]] Helena kaj du infanoj Jaroslava kaj [[Vlastimil Novobilský|Vlastimil]], de [[amo]] kaj [[estimo]] fare de la [[civitano]]j, prezentis la plej feliĉajn jarojn de lia vivo. Sed ili daŭris nelonge: la perfida [[munkena interkonsento]] en [[1938]] neniigis ĉion, kio estis farita kun [[elspezo]] de tiom da energio! Antaŭ la proksimiĝanta [[Wehrmacht|nazia armeo]], kiu anektis la ĉelimajn [[teritorio]]jn de la [[Ĉeĥoslovaka respubliko]], inkluzive la Melč-regionon, kaj pro la kreskanta [[agresemo]] speciale kontraŭ la ĉeĥa lernejo kaj ĝia agado fare de la lokaj germanoj devis J. Novobilský kune kun sia [[familio]] fuĝi el Melč. Post dramecaj okazintaĵoj, kelkfoja [[transloĝiĝado]], perdo de [[privata havaĵo]], ktp, li komence de [[1939]] eklaboris kiel direktoro de duagrada lernejo en [[Pňovice]] apud [[Olomouc]].
En la nova, nekonata medio, li kun
Post perfido de la [[kontraŭleĝa organizo]] [[Nová cesta-39]] li estis la [[23-a de oktobro|23-an de oktobro]] [[1941]] arestita fare de la sekreta [[nazia polico]] "[[gestapo]]" en Olomouc, poste en [[Brno]] kaj fine en la [[nazia koncentrejo]] [[Mauthausen]], kie la [[7-a de majo|7-an de majo]] [[1942]] la pafoj de [[ekzekuto|ekzekuttrupo]] murdis lin kune kun aliaj membroj de la [[rezist-organizaĵo]].
Linio 36:
Li daŭre vivas en la [[memoro]] de siaj lernantoj kaj samcivitanoj. [[Memortabulo]]j, gazetartikoloj kaj studaĵoj konkorde alte aprezas lian plurterenan senlacan laboron por sia [[patrujo]], lian admirindan entuziasmon por ĉio nova, lian personan kuraĝon batali por [[progreso]], [[justeco]] kaj [[rajto]] senhezite ĝis la lasta spiro. . .
J. Novobilský fervore praktikis ankaŭ [[Esperanto]]n. Verŝajne li konatiĝis kun ĝi en la [[Porinstruista instituto]] en Příbor, kie studis kelkaj elstaraj [[ĉeĥaj esperantistoj]], ekz. [[Theodor Čejka|T. Čejka]] kaj [[Josef Krumpholc|J. Krumpholc]]. Li fariĝis membro de [[Universala Esperanto-Asocio]] kaj ĝia delegito por Závišice pli poste por Melč. Lia lernanto de Esperanto kaj pli poste instruisto [[Jan Hadánek|Jan Hadánek]] el [[Jakartovice]] rememoras: "Aŭtune [[1927]] J. Novobilský fondis el la plej bonaj lernantoj de mia [[klaso]] [[Esperanto-grupo]]n, en kiu li tre diligente kaj kun granda fervoro instruis al ni Esperanton. Ni estis 16
J. Novobilský mem ligis [[kontakto]]jn kun eksterlandaj instruistoj, eluzis Esperanton por interŝanĝo de pedagogiaj [[sperto]]j kaj por vastigo de veraj [[informo]]j pri la [[idealo]]j de la juna Ĉeĥoslovaka respubliko. Esperanton li eluzis ankaŭ dum siaj eksterlandaj [[vojaĝo]]j al [[Aŭstrio]], [[Germanio]], [[Italio]], [[Jugoslavio]] kaj [[Sovetunio]]. Pri la gajnitaj vojaĝ-spertoj li postrevene aranĝis plurajn publikajn prelegojn.
|