Batalo de Varsovio (1920): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota modifo de: fr:Bataille de Varsovie (1920)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Batalo de Varsovio''' ([[rusa lingvo|ruse]]: ''Варшaвское сражeние'' [varŝavskoje sraĵenije], [[pola lingvo|pole]]: ''Bitwa Warszawska''; ankaŭ nomata ''La Miraklo apud [[Vistulo]]'') estis decidanta batalo inter polaj kaj sovetaj armeoj, kiu okazis de la [[13-a de aŭgusto|13-a]] ĝis la [[25-a de aŭgusto]] [[1920]] dum la [[pola-bolŝevika milito]]. Ĝi estis agnoskata de [[Edgar Vincent D'Abernon]] kiel la 18-a plej grava batalo jeen la historio de la homaro. La venko de la [[Pola Armeo]] decidis pri gardigo jede sendependeco de Pollando kaj haltigis la komunistan revolucion, irantan al okcidenta Eŭropo.
 
Je la [[12-a de aŭgusto]] [[1920]] fortoj de la [[Ruĝa Armeo]] komandataj de [[Miĥail Tuĥaĉevskij]] alvenis ĉe la pola ĉefurbo Varsovio kaj apuda fuorto [[Modlin]], komencante la atakoatakon. La aŭtoro de la pola batalplano estis ĉefstabestro, generalo [[Tadeusz Rozwadowski]]. Je lundoLunde, la 16-a de aŭgusto, la pola armeo komandata de [[Józef Piłsudski]] senespere kontraŭatakis la bolŝevikan forton flanke, elde la suda rivero [[Wieprz]]. Tio devigis la rusan soldataron forlasi la sieĝon kaj malorde retiri orienten. Taksataj sovetaj malprofitoj ĉirkaŭas 10,000 mortintajn, 10,000 vunditajn kaj 66,000 kaptitajn. Komparante, poloj suferis 4,500 mortintajn, 10,000 perdiĝitajn kaj 22,000 vunditajn.
 
Antaŭ la batalo apud Vistulo plejmulto da bolŝevikoj kaj eŭropaj politikaj spertuloj prognozis baldaŭan perdon de preskaŭ venkita pola armeo. Ĝia mira kaj neatendita venko kripligis la sovetajn fortojn. [[Vladimir Lenin]] priskribante tiun situacion diris, ke ''"bolŝevikoj suferis grandegan malvenkon"''. Dum sekvantaj monatoj kelkaj aliaj venkoj fare de poloj savis la sendependecon de ilia lando. Pro tio ŝtatestroj de Sovetunio konsentis por la paco. En 1921 la [[traktato de Rigo]] estis subskribita, firmigante la stabilan pola-sovetan limon.