Tombo de Humajun: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: eu:Humayunen hilobia
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
|ID = 232
}}
La '''tombo de Humayun''' ([[hindie]] हुमायूँ का मक़बरा, [[urdue]] ہمایون کا مقبره Humayun-Ka Maqbara ) estas komplekso de konstruaĵoj konstruitaj kiel la tombo de mogola imperiestro [[Humajun]], komisiita de la edzino de Humajun [[Hamida Banu Begum]] en [[1562]], kaj dizajnita de [[Mirak Mirza Ghijath]], persa arkitekto. Ĝi estis la unua [[ĝardeno]]-[[tombo]] sur la hinda subkontinento, kaj estas situantasituas en [[Orienta Nizamuddin]], [[Delhio]], [[Hindio]], proksime al la citadelo Dina-panah ankaŭ konata kiel [[Purana Qila]] , kiun Humajun fondis en 1533. Estis ankaŭ la unua strukturo uzanta ruĝan [[grejso]]n ĉe tia skalo. La komplekso estis deklarita [[Monda heredaĵo de Unesko]] en 1993, kaj ekde tiam havas ampleksan riparlaboron, kiu daŭre estas survoje.
 
La komplekso ampleksas ĉeftombon de la imperiestro Humajun, kiu gastigas la tombojn de lia edzino, Hamida Begum, kaj ankaŭ Dara Ŝikoh, filon de la pli posta imperiestro [[Ŝaho Jahan]], same kiel multaj aliaj postaj mogoloj, inkluzive de imperiestro [[Jahandar Ŝaho]], [[Faruĥsijar]], [[Rafi Ul-Darjat]], [[Rafi Ud-Daulat]] kaj [[Alamgir la 2-a]]. Ĝi reprezentis salton en [[mogola arkitekturo]], kaj kune kun ĝia Ĉarbagh-ĝardeno, tipa de persaj ĝardenoj, sed neniam vidita antaŭe en Hindio, ĝi metis precedencon por posta mogola arkitekturo. Ĝi estas vidita kiel klara foriro de la sufiĉe modesta[[ maŭzoleo]] de lia patro, la unua mogola imperiestro, Babur, nomita [[Bagh-e Babur]] (Ĝardenoj de Babur) en [[Kabulo]] ([[Afganio]]). Kvankam la lasta estis la unua imperiestro kiu ekigis la tradicion entombigi en paradizo-ĝardeno. Formita laŭ [[Gur-Emir]], la tombo de lia prapatro kaj la konkerinto de [[Azio]], [[Timuro]], en [[Samarkando]], ĝi kreis precedencon por estonta mogola arkitekturo de reĝa maŭzoleo, kiu atingis ĝian zeniton kun la [[Taĝ-Mahalo]], ĉe Agra.