Nigrula preĝokanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
 
Tiel ekestis memstaraj nigrulaj eklezioj, kaj la afrika religieco intermiksiĝis kun la kristana dogmo. Ĉar [[muziko]], [[dancado]] kaj [[kantado]] estis nesepareble ligita kun la afrika ĉiutago, ili fariĝis grava ero de la nigrulaj diservoj. El la [[ritmo (muziko)|ritma]] dialogo de la predikanto kun la paroĥo (''[[voko kaj respondo]]'') spontane evoluis kantoj, kies centra ero estis biblia teksto. La nigruloj kantis la preĝokantojn ankaŭ en la ĉiutaga vivo. Tiuj ekestis per libera [[improvizado (muziko)|improvizado]] kaj estis buŝe tradiciataj.
 
Tipa estis flua transiro de prediko al muziko <ref>Lawrence W. Levine: Slave Songs and Slave Consciousness. An Exploration in Neglected Sources.African American Religion. Interpretive Essays in History and Culture. Timothy E. Fulop & Albert J. Raboteau (Hrg.)Routledge. Novjorko kaj Londono 1997, p.59</ref>: La predikon, kiun la predikanto deklamis per levita voĉo, la paroĥo akompanis per vokoj kiel "Amen" aŭ "Oh Lord", kiuj iom post iom transiĝis en plejparte sinkopan komunan ritmon intensigatan per paŝo-sinsekvoj aŭ manklakoj. Sur ĉi tiu ritma fundamento nun unuopaj paroĥanoj povis fari siajn "vokojn", do emociajn eldirojn aŭ bibliajn teksterojn, kiujn la resto de la paroĥo kompletigis per "respondoj" aŭ parte ripetis. Nigrulaj preĝokantoj do ekestis el miksaĵo de individua kaj komuna improvizado surbaze de ĉiuj konataj ritmaj figuroj, sed ankaŭ de bibliaj tekstoj. Laŭ sia improviza origino la preĝokantoj estis, kiam ili iam estis ekestintaj, ankaŭ ne estis statikaj, sed povis esti ŝanĝataj depende de situacio kaj kunteksto laŭ tempo ktp.
 
La multfaceteco de la ''corn ditties'' („maiz-kantetoj“), kiel oni nomis la fruajn nigrulajn preĝokantojn dum la finiĝanta 18-a jarcento, permesas diversajn interpretadojn. Unuflanke staras aludoj al la socia situacio apud la kredo je transejo. La voko al protesto staras apud la sopiro je libereco. La kredo je [[Jesuo Kristo|Jesuo]] staras apud la bezono de saviĝo el la sklaveco.
 
Kiam la blankulaj regantoj ekkonis elementojn de la nigrulaj preĝokantoj kiel paganaj, ili malpermesis tiun ĉi. Pro tio malaperis dancado, fetiĉoj kaj altaroj. Ankaŭ la tamburadon plejofte malpermesis la blankulaj sklavotenantoj, ĉar ili vidis en tio formon de konversacio, kiun ili ne komprenis. Tial la nigruloj anstataŭis tion per la konata manklakado aŭ piedfrapado aŭ per la tamburdanco, je kiu ili saltetis sur unu gambo kun tamburfrapilo en la mano.
 
== Nigrulaj preĝokantoj kiel komunikilo ==
Dum la sklaveco daŭranta proksimume 250 jarojn la blankuloj deportis proksimume 10 milionojn da nigruloj al Ameriko. La malhomeca subpremado de la nigrula loĝantaro en Usono kaŭzis planitajn ribelojn kontraŭ la sklaveco. Inter 1670 kaj 1865 okazis 130 armitaj ribeloj de sklavoj, kiujn la blankuloj plejparte sufokis sange. La deziro de liberiĝo ĉiam estis en la afrikdevena loĝantaro. Tamen la vojo el la sudo en liberan [[Kanado]]n estas longa kaj peniga. Ekde 1838 kontraŭuloj de la sklaveco organizis la ''Underground Railroad'' (subtera fervojo) – fuĝoplanon kun protektodomoj, fuĝohelpantoj kaj sekretaj komunikiloj kiel diversaj kaŝaj kodoj ekz. arte ornamitaj flikaĵo-peplomoj kaj en kantoj. Tiuj komunikis la kiamon, kieon kaj kielon de la organizitaj fuĝoj. Evoluiĝis ankaŭ religie kodita lingvo. Oni ĉirkaŭskribis la regionon sen sklaveco per ''My Home'' (mia hejmo), ''Sweet Canaan'' (dolĉa Kanaano) aŭ ''The Promised Land'' (la promesita lando). Ĉi tiu regiono situis sur la norda flanko de la rivero [[Ohio (rivero)|rivero Ohio]], kiun oni kaŝlingve nomis „Jordano“. La fuĝantoj vadis tra la akvo, por forskui la hundojn de la persekutantoj (''Wade in the Water''). En ''Swing Low, Sweet Chariot'' „Chariot“ simbolas la Grandan Ĉaron, parto de la konstelacio ''[[Granda Ursino]]'', kiu ene de tago turniĝas ĉirkaŭ la [[Norda Stelo]]. En printempo, ja la plej bona tempo por fuĝo, mallonge post la sunleviĝo la Ĉaro estas je sia plej malalta punkto kaj montras la vojon norden. Famiĝis la 29-jara fuĝinta sklavino [[Harriet Tubman]], kiu en 1849 mem fariĝis fuĝohelpanto ĉe ''Underground Railroad''. Ŝia kaŝnomo estis „[[Moseo|Moses]]“ – ''Go down, Moses'' estis ŝia ekkonilo. Kelkaj preĝokantoj ankaŭ estis tutsimple voko al libereco kaj admono al fuĝo (''Steal Away''). Ĉi tiun intermiksadon de religiaj kaj profanaj eldiroj same kiel la kantadon de la plejparte religiaj preĝokantoj en profanaj kuntekstoj la nigruloj tamen ne komprenis kiel profanigo, ĉar ĝi konformis plie al la flua transiro inter ĉiutaga mondo kaj religio, kiel kutima en multaj afrikaj religioj. Rekta renkonto kun Dio do estas ero de multaj preĝokanto-tekstoj (ekz. en "My Lord What a Mourning": I'm going to live with God).
 
== famaj kantoj ==