Kenny Burrell: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Kenneth Earl „Kenny“ Burrell''' (* 31-an de julio 1931 en Detrojto, Miĉigano) estas usona ĵazgitaristo. Lia muziko estas ĉefe bluso, malmolbopo ...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Kenny Burrell 2.jpg|thumb|Kenny Burrell]]
'''Kenneth Earl „Kenny“ Burrell''' (* [[31-an de julio]] [[1931]] en [[Detrojto]], [[Miĉigano]]) estas usona [[ĵaz]][[gitaristo]]. Lia muziko estas ĉefe [[bluso]], [[malmolbopo]] kaj [[postnov-bibopo]], li tamen ludas same bone aliajn ĵazstilojn.
 
== Vivo kaj verkado ==
Burrell faris sian unuan sonregistraĵon en 1951 kun [[Dizzy Gillespie]]. Post kiam li en 1956 transloĝiĝis ekde Detrojto al [[Novjorko]], li ludis kun multaj famaj muzikistoj, inter alie kun [[John Coltrane]], [[Benny Goodman]], [[Bill Evans (pianisto)|Bill Evans]], [[Gil Evans]] (''The Individualism of Gil Evans''), [[Stan Getz]], [[Billie Holiday]], Milt Jackson, Quincy Jones, [[Oscar Peterson]], [[Sonny Rollins]], Jimmy Smith, Stanley Turrentine kaj Cedar Walton. Ekde 1951 li ankaŭ ĉiam denove estras proprajn grupojn, al kiuj ekde 1965 dum dek jaroj apartenis pianisto Richard Wyands.
 
Ekde 1973 li unuarange laboras kiel studiomuzikisto. Krome li estris seminariojn pri muziko, precipe pri [[Duke Ellington]]. Burrell laboras nuntempe kiel estro de la ĵazstudoj ĉe la [[Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso]].
 
Li sonregistris proks. 100 [[sondisko]]jn resp. [[lumdisko]]jn, inter ili ''Midnight Blue'' (1963), ''Blue Lights'', ''Guitar Forms'', ''Sunup To Sundown'' (1990), ''Soft Winds'' (1993), ''Then Along Came Kenny'' (1993) kaj ''Lotus Blossom'' (1995).
 
Kvarfoje la legantaro kaj recenzistoj de [[Down Beat]] elektis Kenion Burell gitaristo de la jaro ([[1968]], [[1969]], [[1970]], [[1971]])<ref>[http://www.downbeat.com/default.asp?sect=search Down Beat Readers Poll (anglalingva)], vokita la 21-an de septembro 2009</ref>
 
== Diskoj (selekto) ==
Linio 17 ⟶ 27:
== Ligoj eksteren ==
* [http://arts.endow.gov/national/jazz/jmCMS/master.php?id=2005_01 Biografio sur arts.endow.gov]
{{Portalo Muziko}}
 
== Referencoj ==
<references />
[[Kategorio:Jazz-Gitarrist]]
[[Kategorio:usonaj muzikistoj]]