Stefan Starzyński: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
daŭrigo laŭ pollingva vikipedio
kompletigo laŭ pollingva vikipedio
Linio 1:
'''Stefan Starzyński''', pseŭdonomo ''Lew'' (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1893 en [[Varsovio]], mortis la 17-an de oktobro 1943 en Baalberg apud Bernburg en filio de la koncentrejo KL [[Dachau]]) - pola [[oficiro]], politikisto, [[ekonomikisto]], publicisto, en la jaroj 1934-1935 prezidanto de Varsovio kaj ties defendanto en 1939. En plebiscito gazet-radi-televida elektita "Varsoviano de la Jarcento".
 
==Infaneco kaj juneco==
 
Naskiĝis en Varsovio ĉe la str. Dobra n-ro 33. Lia patrino estis instruistino de la franca lingvo, patro devenis de malriĉiĝinta nobelaro. Infanecon pasigis en [[Łowicz]]. En tiea gimnazio partoprenis lernejan strikon en 1905, kolportis "Laboriston", pro kio estis arestita kaj malliberigita en varsovia citadelo. Finlernis en privata gimnazio je la nomo de E. Konopczyński en Varsovio (aktuale la 4-a Liceo Ĝeneralkleriga je la nomo de [[Adam Mickiewicz]]). Poste studis ekonomikon[[ekonomiko]]n ĉe Wyższe Kursy Handlowe (Superaj Komercaj Kursoj; nun Szkoła Główna Handlowa (Ĉefa Komerca Lernejo). Socian sperton gajnisakiris kiel membro de Centra Asocio de Junularo Progres-Sendependa kaj apartenis al Unio Pafista de 1912, kie estis revu-redaktoro sub pseŭdonomo ''Lew'' (Leono).
 
==Prezidanteco==
Linio 20:
 
==Defendo de Varsovio==
Dum la [[Invado en Pollandon|pola defenda milito kontraŭ germana kaj soveta agresoj]] post rifuzo plenumi ordonon de evakuo el Varsovio li ekfunkciis kiel civila komisaro apud Defenda Komandejo de Varsovio. Koncerne proponon forflugi de Varsovio per aviadilo sendita de [[Edward Rydz-Śmigły]] li respondis al generalo Juliusz Rómmel, komandanto pri defendo de la ĉefurbo: ''Tiel kiel vi dividas la sorton kun siaj soldatoj – tiel mi ankaŭ restos inter la siaj.'' Stefan Starzyński disvolvis reton de civila defendo de la ĉefurbo: Volontulaj Batalionoj de la Defendo de Varsovio, Laboristaj Batalionoj de la Defendo de la Ĉefurbo, Civitana Gardistaro, Bataliono de Laboro, Konsilantaro pri Defendo de la Ĉefurbo kaj Ĉefurba Komitato de Socia Interhelpo. Eminenta organizanto, subtenis la spiriton de la rezisto de la popolo per ardaj radiaj paroladoj. Konserviĝis surbendigaĵo, kiam li eldiris memorindajn vortojn: ''Mi volis ke Varsovio estu granda (…) kaj hodiaŭ mi vidas ĝin granda…'' La 24-an de septembro li estis distingita per Arĝenta Kruco de la Ordeno [[Virtuti Militari]]. Post kapitulaco de la urbo estis kunkreinto de la subtera administrado. Li kunlaboris kun la unua ĉefa komandanto de Servo al Venko de Pollando generalo [[Michał Karaszewicz-Tokarzewski-Karaszewicz]]. Arestita de germanoj la 27-an de oktobro 1939 en la urbodomo estis tenata laŭvice en malliberejoj: Pawiak en Varsovio, de decembro 1939 en Moabit en [[Berlino]], kaj poste en koncentrejo de [[Dachau]].
 
==Morto==
Ekzistas diversaj opinioj rilate al dato kaj cirkonstancoj de la morto de Stefan Starzyński. Esplorenketa fako de IPN (Instituto de Nacia Memoro) provas fiksi detalojn. La dato kaj loko de lia morto estis malkaŝitaj de la germanaj povoj nur januare 1994. Pli frue la dokumentoj estis posedataj de [[Ministerium für Staatssicherheit|STASI]] kaj malgraŭ petoj de la pola flanko tenataj sekrete.
 
==Memorigo==
Aŭguste 1999 estis honorigita de la Konsilantaro de Varsovio per la titolo Honora Civitano de la urbo Varsovio.
 
La 28-an de marto 2010 la prezidento [[Lech Kaczyński]] distingis postmorte Stefanon Starzyński per la [[Ordeno de Blanka Aglo]] ''kun respekto de eminentaj meritoj por sendependeco de la Pola Respubliko, pro granda kontribuo pri evoluo de Varsovio kaj pro montrita kuraĝo kaj braveco dum ties defendo en 1939.''
 
En la vilao ĉe la str. Dąbrowskiego 72, stratangule ĉe Aleo Niepodległości, kie loĝis Stefan Starzyński, kreiĝos instituto de lia nomo, estanta fako de la [[Muzeo de la Varsovia Ribelo]]. La centro okupiĝos pri la [[historio]] de Varsovio dum la [[Dua Pola Respubliko]] kaj la [[okupado]]. Antaŭ la domo oni starigis [[granito|granitan]] tabulon omaĝe al la Prezidanto.
 
==Eksteraj ligiloj==
* [http://naszastolica.blox.pl/html/1310721,262146,14,15.html?9,2009 Aresto de prezidanto Stefan Starzyński – la 27-an de oktobro 1939]
* [http://wiadomosci.gazeta.pl/Wiadomosci/1,80708,5003805.html IPN esploras hitleran murdon de Stefan Starzyński]
 
{{Commons|Category:Stefan Starzyński}}