Medefajdrino: Malsamoj inter versioj

8 bitokojn forigis ,  antaŭ 9 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
(radikoj en glosolalio)
e
'''Medefajdrino''' (''Medefaidrin, Medefidrin'', '''Oberi-okaime-lingvo''') estas [[apartiga lingvo|apartiga]] [[konstruita lingvo]] de la [[apriora lingvo|apriora]] tipo, kun propra alfabeta skribo, kiu en la 1930-aj jaroj estis kreata, pluevoluata kaj uzata de la adeptoj de la ''Oberi Okaime'' religia grupo en la regiono Itu kaj Ibiono-ibomo en la subŝtato [[Akva-ibomo]] en la delta regiono de la rivero [[Niĝero (rivero)|Niĝero]] en [[Niĝerio]].
 
De sia uzantaro, Medefajdrino estis konsiderata ”spirita lingvo”. Ĝi estis kreita de du spiritaj gvidantoj de la religia grupo, [[Michael Ukpong]] kaj [[Akpan Akpan Udofia]] kaj havas radikojn en la fenomeno de [[glosolalio]]. Estas raportita, ke la [[sankta spirito]] aŭ ”semanto” revelaciis la vortojn de la lingvo al Michael Ukpong, kaj Akpan Akpan Udofia notis ilin skribe. Ambaŭ estis denaskaj parolantoj de la [[ibibia lingvo]], kiu tiutempe, fine de la 1920-aj kaj komence de la 1930-aj jaroj, ankoraŭ estis senskriba. Norma ortografio por la ibibia enkondukiĝis nur en [[1983]].
 
En la literaturo, la alfabeto uzata por Medefajdrino estas pli vaste konata ol la lingvo mem kaj nomata oberi-okaime-skribo. Ĝi apartenas al la eŭroptipaj skriboj, kun majuskla kaj minuskla formo de la literoj, sed la formoj estas apriore kreitaj kaj ne evidentigas multe da sistemeco.
1 773

redaktoj