William Blake: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kriĉjo (diskuto | kontribuoj)
Forigis plusendilon
Kriĉjo (diskuto | kontribuoj)
Movis enhavon de "William Blake"
Linio 1:
[[en:William Blake]]
 
[[Literaturo]] > [[Anglalingva Literaturo]] > William BLAKE < [[Angla Lingvo]]
----
'''William BLAKE''' [ŭiljam blejk] (naskiĝis la [[28-a de novembro|28-an de novembro]], [[1757]], mortis la [[12-an de aŭgusto]], [[1827]]) estis [[Anglio|angla]] poeto, belartisto, kaj mistikulo, profesie gravuristo. Li ilustris siajn poemojn (helpite de sia edzino) kaj skribis ilin per la mano.
 
Blake naskiĝis ĉe 28 Broad Street, Golden Square en [[Londono]], en mezklasa familio. Kiam li estis infano, li vidis [[anĝelo|anĝelojn]] kaj la profeton
[[Jeĥezkel]]. La belartan talenton rimarkis kaj subtenis lia familio. Je la aĝo de 10 jaroj li komencis gravuri kopiojn de desegnaĵoj de helenaj antikvaĵoj, praktiko kiun oni preferis pli ol viva desegnado. Kvar jarojn post li studis ĉe gravuristo, Henry BASIRE. Post du jaroj Basire sendis lin al la gotarĥitekturaj preĝejoj de Londono por kopii belartaĵojn. Havante 21 jarojn Blake finis sian studadon kaj eklaboris kiel profesia gravuristo.
 
En [[1779]] li fariĝis studento ĉe la Reĝa Akademio, kie li ribelis kontraŭ la stilo de modaj pentristoj kiel Rubens, kiun li konsideris nefinita, preferante la klasikan ĝustecon de [[Michelangelo]] kaj [[Raffaello SANTI|Raphael]].
 
En [[1782]] Blake ekkonis John FLAXMAN, kiu fariĝis patrono. Samjare li edziĝis kun malriĉa analfabeta virino nomita Catherine BOUCHER, kiu havis kvin jarojn malpli ol li. Catherine povis nek legi nek skribi kaj eĉ subskribis la geedziĝan kontrakton per ikso. Blake instruis al ŝi legi kaj skribi kaj eĉ trejnis ŝin pri gravurado. Tiutempe George CUMBERLAND, unu el la fonditoj de la Nacia Galerio, ekadmiris la verkojn de Blake.
 
Blake estas konsiderata poeto grava kaj serioza ĉar li originale diskutas
grandajn demandojn de [[fido]], [[religio]], [[filozofio]] kaj [[kredo]].
Sed li estas malfacila por la leganto -- kaj ŝajnis freneza al sia tempo
-- ĉar li inventis novan sistemon de [[mito|mitoj]] por por esprimi sin
mem: li diris, ke li devis "krei sistemon aŭ esti sklavigita al la de alia
homo."
 
Multaj de la la [[19-a jarcento]] pensis ke li estis freneza. [[William WORDSWORTH|Wordsworth]] diris, "sendube ĉi tiu kompatinda homo estis freneza, sed estas io en lia frenezo kiu interesigas min pli ol la malfrenezo de [[George BYRON|Sinjoro Byron]] kaj [[Walter SCOTT]]." [[Ruskin]] priskribas la menson de Blake kiel "malsana kaj sovaĝa", kvankam "granda kaj saĝa". Sed la [[20-a jarcento]], ekde [[Yeats]], admiras je Blake kaj vidis lin kiel serioza kaj originala poeto.
 
Unuj el liaj verkoj estas simplaj kaj lirikaj, ekzemple la ''Kanto de Naiveco kaj Sperto'' (verkita kiam Blake estis naiva kaj, poste, kiam li estis maljuna kaj saĝa), dum aliaj estas komplikaj, viziaj kaj apokalipsaj, ekzemple ''Ameriko'', ''Milton'', kaj ''La Libro de Urizeno''.
 
Li mortis malriĉa kaj estis enterigita sen marko.
 
Blake estis influita de i.a. la [[Biblio]], [[John MILTON]], kaj [[Dante ALIGHIERI]]. Fakte, li ilustris libron de Dante kaj la libron de [[Ijob]].
Li ne estis formale klerigita, sed malgraŭ tio, li legis vaste kaj profunde inter la libroj de la Biblio, Milton, kaj la antikvaj romanoj kaj
grekoj.