Retia fervojo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
 
== Historio ==
La konstruado de la Retia Fervojo estis rezulto de iniciato de la nederlanda inĝeniero [[Willem-Jan Holsboer]], kiu havis la ideon pri trajnlinio de [[Landquart]] al [[Davos]], kiu fariĝis la unua linio de la reto de la posta Reta Fervojo. La ''Schmalspurbahn Landquart–Davos AG (LD)'' estis fondita la 7-an de februaro [[1888]]. Origine estis planita [[dentoradfervojo]] por grimpi la altecdiferencon sur la montara vojo. Ankaŭ oni diskutis varianton kun pintturniĝoj, sed pro la sukceso de la [[Gotard-Fervojo]] sen dentoradoj kaj pintturniĝoj oni malakceptis ambaŭ variantojn kaj konstruis puran adhesian fervojon kun nur unu sola pintturniĝo en [[Klosters]], kiu estis poste anstataŭigita per ordinara turniĝo. La komence planita norma ŝpuro pro manko de financaj rimedoj ne povis esti realigita; tial oni elektis mallarĝan [[ŝpuro]]n unumetran. La konstrulaboroj komenciĝis la 29-an de junio 1888.
 
Jam en 1889 eblis malfermi la vojparton inter Landquart kaj Klosters, kaj nur ok monatojn poste estis finkonstruita la tuta vojo ĝis Davos.