Thad Jones: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
== Vivo kaj verkado ==
Jones naskiĝis en muzikema familio. Lia pli aĝa frato [[Hank Jones]] estis pianisto, la pli juna frato Elvin Jones frapinstrumentisto. La sin-instruinta trumpetisto profesie prezentis en la aĝo de dek ses jaroj kun Hank Jones kaj Sonny Stitt. Dum la Dua Mondmilito li ludis en diversaj bandoj de la usona armeo. Ekde 1950 ĝis 1953 li estis membro de la kvinopo de Billy Mitchells en [[Detrojto]]. Li ludis kelkajn sonregistradojn kun [[Charles Mingus]], je kies diskeldonejo Debut Records aperis ankaŭ la unua albumo de Jones je propra nomo, ''The Fabulous Thad Jones''. Ekde 1954 ĝis 1963 li estis membro de la orkestro de [[Count Basie]], por kiu li ankaŭ aranĝis; kiel aranĝisto li laboris fine de la 1950-aj jaroj ankaŭ por Harry James. En 1963 li kunlaboris je la albumo ''The Individualism of Gil Evans''.
 
Poste li laboris i.a. kun Pepper Adams kaj fondis en 1965 kun Mel Lewis la ''Thad Jones/Mel Lewis Orchestra'', kiu dum la sekvaj dek tri jaroj estis institucio en la usona ĵazmondeto. La bando prezentis kune kun muzikistoj kiel la trumpetistoj Bill Berry, Danny Stiles, Richard Williams, Marvin Stamm, Snooky Young kaj Jon Faddis, la trombonistoj [[Bob Brookmeyer]], Jimmy Knepper, Quentin Jackson kaj Benny Powell, la saksofonistoj Jerome Richardson, Jerry Dodgion, Eddie Daniels, Joe Farrell, Pepper Adams kaj Billy Harper, la pianistoj Hank Jones kaj [[Roland Hanna]] kaj la basistoj Richard Davis kaj George Mraz.
 
Komence de la jaro 1978 li transloĝiĝis al Kopenhago, kie li marton prezentis kun la Dana Radio-Bandego en ''Jazzclub Montmartre'' kaj je tio sonregistris kun danaj muzikistoj kiel Jesper Thilo kaj Allan Botschinsky siajn komponaĵojn ''Tip Toe'' kaj ''A Good Time Was Had by All''. Krome Jones komponis por la Radio-Bandego kaj instruis ĵazon ĉe la ''Reĝa Dana [[Konservatorio]]'', en 1984 li fondis la bandon ''Eclipse''. Fine de 1984 li transprenis la direktadon de la ''[[Count Basie Orchestra]]'', kiun li tamen devis rezigni pro sia malbona sanstato.
 
Jones validis kiel elstara trumpetisto kaj improvizanto. Charles Mingus juĝis, ke li estas „ …la plej grandioza trumpetisto, kiun mi aŭdis iam en mia vivo“. En pli malfruaj jaroj li ankaŭ elpaŝis kiel komponisto. Lia plej fama komponaĵo fariĝis la [[ĵaza normkanto]] „''A Child is Born''“. Kelkaj ĵazspertuloj tamen supozas, ke ĉi tiu komponaĵo originas de lia pianisto [[Roland Hanna]] <ref>[http://www.jazzzeitung.de/jazz/2003/05/farewell-hanna.shtml Jazzzeitung 2003/05]</ref>.
 
== Diskoj ==