Dilma Rousseff: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
LucienBOT (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: lad:Dilma Rousseff
Linio 48:
 
== Biografio ==
Dilma estas la filino de [[Bulgario|bulgara]] enmigrinto kaj brazila [[eduko|instruistino]], kaj ŝi edukiĝis en mezklasa familio. Ŝi interesiĝis pri [[socialismo|socialismaj idealoj]] en junularo, nelonge post kiam la [[militarabrazila milita puĉo de 1964]].
 
Fariĝinta batalemulo, ŝi aliĝis al organizaĵoj kiuj favoris armitan lukton kontraŭ la Brazila [[Militreĝimo|militista diktaturo]], kiel la Nacia Liberiga Komando (''Comando de Libertação Nacional'', COLINA) kaj la Palmaresa Armita Revolucia Avangardo (''Vanguarda Armada Revolucionária Palmares'', VAR-Palmares). La diktaturo enkarcerigis ŝin dum preskaŭ tri jaroj, unue en ''Operacio Bandeirante'', dum kiu ŝi suferis brutalan torturon, kaj poste en la iom ironie nomita Departemento de Politika kaj Socia Ordo (''Departamento de Ordem Política e Social'', DOPS).<ref name="AgBr" /><ref name="bio-bol">Fernando Rodrigues, ''[http://noticias.bol.uol.com.br/brasil/2010/02/21/veja-cronologia-da-vida-de-dilma-rousseff.jhtm Veja cronologia da vida de Dilma Rousseff]'', ("Kronologio de la la vivo de Dilma Rousseff"), ''BOL Notícias'', 21-a de februaro 2010.</ref>
 
Ŝi rekonstruis sian vivon en [[Suda Rio-Grando]], kie — kune kun Carlos Araújo, sia kunulo dum pli ol tridek jaroj — ŝi helpis en la formado de la [[Demokrata Laborista Partio|Demokrata Laborista Partio (PDT)]]. Rousseff aktive partoprenis en kelkaj balotkampanjoj antaŭ forlasi la PDT en 1980 por fariĝi unu el la fondintoj de la [[Partio de la Laboristoj (Brazilo)|Partio de la Laboristoj (PT)]]<ref name="piaui31">Luís Maklouf Carvalho, ''[http://revistapiaui.estadao.com.br/edicao_31/artigo_942/As_armas_e_os_varoes.aspx As armas e os varões: A educação política e sentimental de Dilma Rousseff]'', ("Armiloj kaj la viroj: La politika kaj sentemeca edukado de Dilma Rousseff"), ''Revista Piauí'', aprilo 2009, nº 31, paĝoj 22-31.</ref>.
 
== Publika servado ==
Dum la urbestreco de [[Alceu Collares]] el 1986 ĝis 1988 ŝi estis urbsekretario en la prefektura estraro de [[Porto-Alegro]]. El 1991 ĝis 1993, post kiam Collares fariĝis Guberniestro de Suda Rio-Grando, ŝi estis prezidanto de ĝia ekonomia kaj statistika organizaĵo ''Fundação de Economia e Estatística Siegfried Emanuel Heuser'', FEE. Poste ŝi servis kiel Ŝtatsekretario por Minoj kaj Energio (1999 al 2002) dum la guberniestreco de [[Olivio Dutra]].<ref name="bio-bol" />