Batalo de Leipzig: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
|Kunpuŝiĝo = Batalo de Leipzig
|konflikto = [[milito de liberiĝado]]
|dosiero = [[Dosiero:VoelkerschlachtMoshkovVI bei leipzig 7872001SrazhLeypcigomGRM.JPGjpg|300px|Batalo de Leipzig]]
|komentario = La ''Batalo de Leipzig'', pentraĵo de RichardVladimir KnötelMoshkov, 19141815.
|daŭro = 16a ĝis 19a de oktobro 1813
|loko = [[Lepsiko]] en [[Saksio]]
Linio 24:
En la batalo estis ĉirkaŭ 90 000 de la 600 000 soldatoj partoprenintaj aŭ mortigitaj aŭ vunditaj – sub kiuj en ambaŭ flankoj estis multaj Germanoj.
 
En la jaro 1913 – ekzakte cent jaroj poste – estis pretigita en [[Lepsiko]] la [[monumentoMonumento de la batalo de popoloj]], kiu havas alton de 91 metroj. Tiu monumento estis konstruita ĉe tia loko, kie la plej akraj bataleroj okazis kaj la plej multaj soldatoj mortis.
 
== Antaŭa historio ==
Post la katastrofa malvenko de Napoleono en la militiro al Rusio 1822, generalo Yorck, kiu komandis la prusan helpkorpuson, faris kun la Rusa generalo Diebitsch la 30an de decembro 1812 la [[konvencio de Tauroggen|konvencion de Tauroggen]]. Per tiu konvencio estis la bataloj inter Prusio kaj Rusio ekĉesigitaj. La aŭstra helpkorpuso sub generalo Schwarzenberg faris la 30an de januaro 1813 armisticon kun la Rusoj, poste Aŭstrio jam antaŭe estis deklarinta al Napoleono, ke ĝi neniakaze plialtigu la fortecon de la kontingento de trupoj por Francio. La 28an de februaro Rusio kaj Prusio subskribis kontrakton kaj deklaris la 16an de marto militon al Francio. Jam la 24an de februaro okazis tumultoj en [[Hamburgo]] kontraŭ la franca okupacio, rusaj trupoj enmarŝis la 18an de marto en Hamburgon, sed ili baldaŭ devis ree malokupadi la urbon. La 19an de marto la rusa [[caro]] kaj la prusa reĝo alvokis en proklamacio al la germana popolo ĉiujn princojn, ke ili aliĝu al la batalo kontraŭ Francio, kaj estis nuligintaj la [[Rejna Federacio|Rejnan Federacion]]. Sole [[Meklenburgo]] sekvis al tiu alvoko, ĉiuj aliaj regantoj ankoraŭ timevitis Napoleonon. Aŭstrio sin tenis neŭtrale kaj klopodis esti peranto por paca solvo de la konflikto, sed klarigis, ke ĝi, se la intertraktoj fiaskus, enbatiligos militare. Saksio subskribis la 26an de aprilo traktaton por ligo kun Aŭstrio.
 
La 29an kaj 30an de aprilo transpasis la francaj trupoj la riveron [[Saale]] ĉe [[Merseburg]] kaj [[Weißenfels]]. Ili havis tiam pli ol 150 000 soldatoj. Kontraŭ ili nur staris je tia tempo 43 000 Prusoj kaj 58 000 Rusoj. Post la batalo ĉe Möckern la Saksa reĝo ŝanĝis la flankojn kaj iĝis sia armeo disponebla por Napoleono. En la sekvaj bataloj ambaŭ flankoj havis gravajn perdojn. La 4an de junio estis kontraktita armistico, Rusaj kaj Prusaj trupoj retiriĝis al [[Silezio]]. Aŭstrio faris la 24an de junio ligon kun Rusio kaj Prusio, kiu sed nur tiam estu valida, kiam la intertraktoj kun Napoleono fiaskus. Por pluaj intertraktoj la Aŭstra kanceliero [[Klemens von Metternich|Metternich]] la 26an de junio renkontiĝis kun Napoleono en [[Dresdeno]], la armistico estis plilongigita ĝis la 10a de aŭgusto. La 10an de aŭgusto Aŭstrio rompis la intertraktojn, ĉar oni ne povis interkonsentiĝi kaj ĉar Napoleono evidente nur volis gajni tempon. La 12an de aŭgusto sekvis la deklaracio de milito de Aŭstrio al Francio. La armeo de la koalicio estis transpasinta la [[Odro|Odron]] kaj ree aliĝis al milito. Ambaŭ flankoj estis uzintaj la armisticon por rekruti soldatojn kaj fari plifortigadojn. Napoleono havis ĉi tie pli ol 442 000 soldatoj, de kiuj 40 000 soldatoj estis kavalerianoj. Kontraŭ li staris 184 000 Rusoj, 160 000 Prusoj, 127 000 Aŭstroj, 23 000 Svedoj, 6000 Meklenburganoj, kaj pluaj 9000 soldatoj el la restaj germanaj ŝtatoj, ĉefe la «KGL» el la eksa elektoprinclando Brunsvigo-Luneburgo, kiu estis en unu [[persona unio]] kun Britio. En la okazado de la milito sekvis pluaj plifortigoj. La hansana legio estis jam formiĝinta en majo.
Linio 47:
Ankoraŭ antaŭ la mateniĝo de la 16a de oktobro la armeo de Barclay ekmovis kaj komencis ĉirkaŭ je la 9a pafi per pafilego. Mallonge poste la sturmkolonoj agis kontraŭ la franca okupo. Kleist forŝiris la urbon Markkleeberg el la manoj de Józef Antoni Poniatowski; kvarfoje li estis forpuŝita, kvarfoje li estis reokupinta ĝin kaj devis defendi ĝin kun klopodo. Ankaŭ Wachau, kie Napoleono mem estis komandinta, estis konkerita per Prusoj kaj Rusoj sub la princo Eugen de Virtembergo, sed ĝi ree devis esti forlasita pro la plej gravaj perdoj per la supera Franca [[artilerio]]. Ankaŭ ne sukcesis al Gortschakow kaj Klenau la konkerado de Liebertwolkwitz. Ili ankaŭ perdis la montopinton; la tuta linio de la aliancitoj estis per bataleroj tiel malfortigita, ke ĝi apenaŭ defendis sian okupon. Ankaŭ la operacioj de la Aŭstroj ĉe Connewitz ne havis sukceson. Poste, posttagmeze, Schwarzenberg rapidiris kun sia korpuso Hesio-Homburg al Barclay por helpi al li.
 
[[Dosiero:Leipzig Battle de.svg|miniatur|thumb|Mapo de la batalkampo la 16an de oktobro {{legendo|blue|Napoleona ArmeoArmeoj}}{{legendo|red|Aliancita ArmeoArmeoj}}]]
 
Napoleono, kiu estis enkuraĝigita per la ĝistempa sinsekvo de la batalo, decidis nun transiri al la atakon mem. Je la 3a posttagmeze provis 8000 Francaj rajdistoj disrompi la centron de la aliancitoj ĉe Wachau. Ili aliris al la monteto, sur kiu la monarĥoj kaj Schwarzenberg estis. Sed la rajdistoj povis esti rebatitaj per la Rusa infanterio kaj per la rajdistaro aliancita, kiu alrapidiris por helpi. Dua atako de la Franca infanterio, de la Korpuso Lauriston, sur Güldengossa ankaŭ ne sukcesis. Ankaŭ Napoleono ne povis elsendi freŝajn trupojn en la ardon, kaj la nokto estis finiginta la batalerojn. La atako de la aliancitoj al la kontraŭa okupo estis, kun perdo de 20 000 soldatoj da mortintoj kaj vunditoj, malsukcesa.
Linio 61:
 
Ĉar Napoleono estis batalakiranta nenian decidan venkon kaj ĉar li ne povis bari la aliancitojn, post la alveno de 100 000 soldatoj da plifortigo renovigi la atakon, dum li mem nur ankoraŭ atendis la korpuson Reynier de [[Bad Düben|Düben]], li estu malokupadita sian okupadon ĉe Lepsiko, kiu estis iĝanta netenebla, kaj aliloke rekomencinta la batalon. Pro politikaj respektemoj li ne faris tiun; li esperis, ke lia parenceco kun [[Francisko la 1-a (Aŭstrio)|Francisko la 1-a]], kiu estis lia bopatro, estus helpo. Per generalo Merveldt, kiu estis kaptita ĉe Connewitz, li lasis la 17an de oktobro oferdoni armisticon al la monarĥoj sub kondiĉoj, kiuj estus aldonintaj al li pacon jam en aŭgusto. Sed nun la aliancitoj ne reagis je tiu armistico kaj ne almenaŭ donis al Napoleono respondon.
 
=== Tria tago (18a de oktobro) ===
[[Dosiero:Leipzig Battle 2 de.svg | thumbnail | 200px | left | Mapo de la batalkampo la 18an de oktobro: {{legendo|blue|Napoleonaj Armeoj}}{{legendo|red|Aliancitaj Armeoj}}]]
[[Dosiero:Napoleon i Poniatowski Lipsk.jpg|thumb|Napoleon kaj Poniatowski ĉe Leipzig. Pentraĵo de Janvier Suchodolski (1797–1875)]]
 
La 18an de oktobro je la 2a matene, Napoleono abandonis la maljunan, pro sia larĝeco ne pli longe defendebla pozicio kaj iradis ĉirkaŭ unu horon da vojo ree pli proksime al Lepsiko. La dekstra flanko sub Poniatowski staris ĉe la Pleiße de Connewitz ĝis Dölitz, la centro formis ĉe Probstheida konveksan angulon, la maldekstra flanko etendiĝis ĝis la rivereto Parthe kaj estis fleksita al la enbuŝiĝo de la Parthe en la riveron Pleiße en la nordo de Lepsiko. La nova pozicio estis - kvar horojn kaj nur okupita per 150 000 soldatoj - almenaŭ sufiĉe forta por defendi la atakon de la aliancitoj, kiuj estis fortiĝintaj per 300 000 infanterianoj kaj per 1400 pafilegoj.
 
Tamen, ankaŭ la 18an de oktobro la batalo estis akra kaj ne ĉie la aliancitoj estis venkintaj, ĉar Napoleono defendis sian pozicion de la tabakmuelejo ĉe Stötteritz pli forte kaj pli longe ol estis necesa por la nura defendo de la retiriĝo. La atakaj kolonoj de la aliancitoj moviĝis nur iom post iom, parte tre malfrue, por ke la atako ne povis okazi tuj kun ĉia potenco. Je la maldekstra flanko la Aŭstroj sub Hesio-Homburg atakis la poziciojn de la Francoj dekstre de la Pleiße en Dölitz kaj Lößnig, kiuj sed ne povis esti kaptitaj. Ankaŭ Probstheida estis defendita per la Francoj sub la persona prezido de Napoleono kontraŭ la sturmprovo de la kolono de Barclay.
 
Sed la dekstra flanko de la Bohema armeo sub Benningsen unue posttagmeze enbataligis. Li konkeris Zuckelhausen, Holzhausen kaj Paunsdorf, post kiu 3000 ĝis 4000 Saksoj kaj 500 virtembergaj rajdistoj sub generalo de Normann transkuris al la alia batalinta flanko. Ĉe la sturmo de Paunsdorf jam kunagis Bülow kaj Wintzingerode de la norda armeo, kiuj malgraŭ la rifuzo de Bernadotte estis alvenintaj. Langeron kaj Sacken de la Sileza armeo konkeris Schönefeld kaj Gohlis, kaj kiam la nokto komencis, la Francoj en la oriento kaj nordo de Lepsiko estis reirintaj kvaronan horon plue al Lepsiko. Se Gyulay estus okupinta kun sufiĉe da trupoj la pasejon de Lindenau, tiam estus la ringo ĉirkaŭ Napoleono fermita kaj la retiriĝo estus ne ebla por li. Dume Schwarzenberg havis pripensojn, devigi la ankoraŭ timitan kontraŭulon al batalo de senespereco, kaj Gyulay ricevis la komandon, nur rigardadi la malamikon kaj eviti la atakon ĉe Pegau. Tio okazis, kaj tiel Bertrand povis iri la straton al Weißenfels senprobleme, kien ekde tagmezo ĉe la trajno la veturiloj kun vunditoj kaj la artileriaro sekvis al li. En la nokto ekis la elmarŝo de la armeo mem, la gardistaroj, la rajdistaro, la korpuso Claude Victor-Perrin kaj Charles Pierre François Augereau, dum Jacques MacDonald, Ney kaj Alexandre-Jacques-Bernard Law de Lauriston estu defendintaj la urbon kaj sekurigintaj la retiriĝon; ĉiuj lokoj ekster Lepsiko estis malokupitaj.
 
== Retiriĝo de la Francoj ==
Napoleono estis, malvenkon evidente ne enkalkulinte, farinta nur almenaŭ sufiĉajn preparojn por retiriĝo. Tial li procedis nur iom post iom, ankaŭ ĉar nur unu strato estis preta por iri sur ĝi al Weißenfels. Dume estis malakceptita la propono de caro Aleksandro, transpasi la riveron Pleiße kun unu parto de la armeoj kaj bloki tiun straton. Ankaŭ ne akceptita estis la propono de Blüchner, persekuti la malamikon kun rajdistaro da 20 000 soldatoj. Oni prepariĝis por nova batalo la 19an de oktobro. Post la matena nebulo dissolviĝis kaj la Franca retiriĝo montriĝis, oni komencis kun la sturmo de Lepsiko. La Franca armeo retiris trorapidinte al la Ranstädt-pordego, unu el la Lepsikaj urbpordegoj, kaj Napoleono mem nur kun klopodego povis atingi la straton «Ranstädter Steinweg». Dume la Rusa truparo sub la komando de Langero kaj Sacken estis konkerinta la antaŭurbon «Hallesche Vorstadt», Bülow estis konkerinta la antaŭurbon «Grimmaische Vorstadt»; ĉi tie la kenigsberga landdefenda bataliono sub majoro Friccius unue povis eniri en la urbon; alia Lepsika pordego, la «Peterstor» en la Sudo estis kaptita per Bennigsen. Poste la Elster-ponto antaŭ la Ranstädt-portego, sur kiu la retiriĝo okazis, estis eksplodigita, la defendantoj ne plu povis koordini. Multoj mortis fuĝinte, ankaŭ marŝalo Poniatowski; alioj devis kapitulaci kaj iĝis mitilaj kaptitoj.
 
== Sekvoj ==
[[Dosiero:Leipzig am 19. Oktober 1813 001.jpg|thumb|right|Idealigita bildo de la enirado de la aliancitaj militestroj la 19an de oktobro ĉe la Lepsika foiro]]
[[Dosiero:Leipzig nach der Völkerschlacht 1813.jpg|thumb|Lepsiko de Sudo, la 19an de oktobro]]
Post la retiriĝo de la Franca armeo, baldaŭ ankaŭ venis la caro de Rusio, la reĝo de Prusio kaj la kronprinco de Svedio al la urbo. La ĝenerala jubilado forgesigis por iom da tempo la suferon, kiu estis kaŭzita per la granda nombro da vunditoj kaj malsanoj en la urbo. La tritaga batalo estis finiĝinta kun akrega perdo je ambaŭ flankoj: La Prusoj havis 16 000 soldatoj kaj 600 oficiroj vunditaj aŭ mortintaj, la imperia Rusa armeo 21 000 soldatoj kaj 860 oficiroj, la Aŭstroj 14 000 soldatoj kaj 400 oficiroj. Je la Franca flanko estis mortintaj aŭ vunditaj 38 000 soldatoj kaj 15 000 Francoj estis kaptitaj. Ili perdis 300 pafilegojn kaj forlasis 23 000 soldatojn vunditajn en lazaretoj. Multaj da la vunditaj soldatoj de ambaŭ flankoj mortis en la sekvaj tagoj pro siaj vundoj, mankaj kuracistaj terapioj kaj pro la nesufiĉaj higienaj operacioj. Post la batalo furiozis tifo-epidemio en Lepsiko, pro kiu multaj vunditoj kaj Lepsikaj loĝantoj mortis.
 
Per la batalo estis la ambicioj de Napoleono havi potencon en germanaj regionoj fiaskinta finfine. Nur 100&nbsp;000 soldatoj retiriĝis kun li el Germanio. Pluaj 80&nbsp;000 Francoj estis kiel fortoj de garnizono kaptitaj en citadeloj kaj tial ankaŭ perditaj.<ref>Albert Sidney Britt, Thomas E. Griess: ''The wars of Napoleon.'' Square One Publishers, Garden City Park, NY 2003, ISBN 0-7570-0154-8, paĝo&nbsp;145.</ref>La reĝlandoj Bavario kaj Saksio estis ŝanĝintaj la flankojn je la lasta minuto kaj tiel ankaŭ estis kiel aliancitoj de Napoleono perditaj. Ankaŭ Svisio permesis al la aliancitaj armeoj liberan pasaĝon. En tia momento, kiam la Franca Imperio statis en senordo, princo [[Klemens von Metternich|Metternich]] oferdonis al Napoleono pactraktaton sub malakraj cirkonstancoj , kiu ne estus forminta la teritorion Francan. Sed Napoleono ne akceptis la traktaton ne forkonsentinte la cirkonstancojn. Je la komenco de la jaro 1814 ekis la aliancita ofensivo al Francio, kiu finfine estu finiginta la regadon de Napoleono.
 
== Germana memoro al la batalo ==
 
[[Dosiero:Battle Of The Nations-Monument.jpg|thumb|[[Monumento de la batalo de popoloj]]]]
Je la unua datreveno de la batalo okazis malcentraj festoj ĉe multaj lokoj en Germanio. [[Ernst Moritz Arndt]] estis tial kunrespondeca por tiaj festoj, ĉar li en sia verko publikigita septembre 1814 ''Ein Wort über die Feier der Leipziger Schlacht'' (eo. ''Unu vorto pri la festo de la Lepsika batalo'') postulis ''teutsche Nationalfeste'' (eo. ''Germanajn Naciajn Festojn'').
 
La festoj mem montriĝis je multaj lokoj kiel miksado el tradicia nacia festo, eklezia festo kaj adopto de nacia festtago en Francio kaj [[Usono]]: Procesioj, publikaj paroladoj, ofte kun patriotaj enhavoj, pafoj de saluto, tendofajro, la sekvan tagon diservo kaj vespere balo aŭ dancfesto. La festoj estis teme ofte rilatita al la naturo kaj historio de Germanio, havis religiajn etosojn kaj estis direktitaj per fortaj kontraŭ-francaj sentoj. La [[Wartburg (burgo)|Vartburga]] festo 1817 estis nur unu varianto de tiuj festoj.
 
En la Germanaj ŝtatoj la 18a de oktobro estis festita por longa tempo kiel komenco de renaskiĝo. Multaj memorŝtonoj signifas la plej pensindajn lokojn de la batalo, tiel la gisfera «Spitzsäule» (ekde 1847) sur la «holmo de monarĥo», la monumento de Schwarzenberg (kubo el ŝtono ne malproksime de Meusdorf), la Napoleona ŝtono ne malproksima de Thon-monto, la tiel nomataj Apel-ŝtonoj kaj pluaj en la urbo konstruitaj monumentoj precipe memorante je la aliancitaj trupoj.
 
En la jaro 1814 en Lepsiko estis starigita klubo por festi la 19an de oktobro. Tiu volis teni la memoron al la batalo laŭeble devote al la posteularo kaj provis, kolekti ĉiujn skribaĵojn kaj dokumentojn pri la batalo. En 1863 oni festis la 50-fojan datrevenon de la batalo tre festa, mallonge antaŭ la okazaĵoj de 1866 kaj 1871, kiuj la memoron al la batalo de Lepsiko estis repremontaj iomete. En tiu kunteksto la Lepsika skribanto Theodor Apel lasis en la jaroj 1861 ĝis 1864 el la propraj iloj en la regiono ĉirkaŭ Lepsiko 44 ŝtonoj starigi al la signifo de la sinsekvo de la batalo (la tiel nomataj Apel-ŝtonoj). Ses pluaj poste estis el privata mano, el propra fondaĵo de Apel kaj de kluboj starigitaj. En 1875 estis nova korveto de la Germana marino honorinte la batalon Lepsikan nomita «Leipzig». En 1913 estis inaŭguritaj la [[Monumento de la batalo de popoloj]] kaj la Rusa memorpreĝejo kiel memoro. Krome ekzistas pliaj muzeoj en Lepsiko kaj la regiono, kiuj temas la batalon kaj la vivkondiĉojn de tiu tempo, ekzemple la stanfigurmuzeo en la pordego-domo Dölitz, la sanitara kaj lazareta muzeo Seifertshain, la Körner-domo Großzschocher, la memordomo Liebertwolkwitz kaj la regiona muzeo en la pordego-domo [[Markkleeberg]].
 
 
 
 
[[Kategorio:1813]]