Muzeo Sikula Nacia: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zetey (diskuto | kontribuoj)
Zetey (diskuto | kontribuoj)
Linio 4:
La fondantino estis Emilia Zathureczky, vidvino de János Cserey en [[Imecsfalva]] en [[1875]]. La privatkolektaĵon, kiu enhavis 8779 objektojn, transprenis por konservado al komitatoj ''Csík'', ''Háromszék'', ''Udvarhely'' kaj ''Maros-Torda'' la [[15-an de septembro]] [[1979]]. La unua konservisto de muzeo estis [[Gyula Vasady]], ĉedoma instruisto de familio Cserey, kiu konvinkis la vidvinon por donaci la kolektaĵon por muzeo. Dum la unuaj jaroj ĝi funkciis en ĉambro etaĝa de Miko-kolegio. Ĝia hodiaŭa hejmo konstruiĝis en [[1911]]-[[1912]] laŭ la projektoj de [[Károly Kós]]. Okaze de ĝia duonjarcenta jubileo ĝi eldonis memorlibron (''Emlékkönyv a Székely Nemzeti Múzeum ötvenéves jubileumára''. Szerk. Csutak Vilmos, Sepsiszentgyörgy, 1929). En [[1928]] ĝi havis jam 273 573 objektojn. Ĝia librarejo kaj arkivejo enhavis kodeksojn, prapresaĵojn, lokhistoriajn skribaĵojn. La arkeologia kolektaĵo enhavis unuavice trovitaĵojn pri la loka esplorfosadoj. En ĝia artkolektajo troviĝas inter aliaj la kreaĵoj de [[Miklós Barabás]] kaj [[Jenő Gyárfás]]. Estis riĉa ankaŭ ĝia naturscienca kolektaĵo. La sisteman etnografian kolektadon komencis Ferenc László. La kolektaĵo suferis gravajn damaĝojn dum la [[Dua mondmilito]]. La 54 kestoj transportitaj [[Transdanubio]]n la [[29-an de marto]] [[1945]] en la stacidomo de [[Zalaegerszeg]] pro bombatako forbrulis. En [[1949]] ĝi fariĝis ŝtatposedaĵo. Ĝis [[1969]] ĝi estis regiona muzeo, hodiaŭ estas distriktmuzeo. Ĝi eldonas jarlibron titolitan ''Aluta'' (1969–).
== Bibliografio ==
*Sas Péter: ''A sepsiszentgyörgyi Székely Nemzeti Múzeum elmenekített anyagának pusztulása 1945-ben''. [[2007]].
==Fontoj==
*[http://mek.oszk.hu/03600/03628/ Romániai magyar irodalmi lexikon]
 
== Eksteraj ligoj ==