Tifeo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Etruscan mural typhon2.jpg|thumb|'''Tifeo''' laŭ [[etruskoj|etruska]] [[fresko]].]]
Laŭ la [[helena mitologio]] '''Tifeo''', '''Tifono''' aŭ '''Tifaono''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Τυφωεύς'', ''Τυφών'' kaj ''Τυφάων'', «fumo») estis pradiaĵo, iel rilata al [[uragano]]j. Li estis la lasta filo de [[Geo]], kiu unuiĝis al [[Tartaro]] (la subtera malhela mondo) kun interveno de [[Afrodito]], por generi la plej teruran monstron, venĝeme pro la malvenko de la titanoj<ref>[[Heziodo]]. ''[[Teogonio]]'', 820-68.</ref>. Tamen, alternativaj versioj konsideras lin filo de Tartaro kaj [[Tartara|samnoma kunulino]]<ref>[[Higeno (verkisto)|Higeno]]. ''Fabloj'', 172.</ref>
 
Tifeo batalis kontraŭ [[Zeŭso]] pro tio ke la olimpa reĝo forpelis la [[titanoj]]n el ĉielo. Dumlukte, li sukcesis venki la dion, kaj elŝiris liajn tendenojn, sed [[Hermeso]] ŝtelis kaj redonis ilin al Zeŭso, kies venĝo iĝis eĉ pli kolera. Post terura batalado, Tifeo estis malliberigita sub la monto [[Etna]], kiu de tiam ankoraŭ ĵetas fumon kaj fajron.
Linio 9:
== Tifonomaĥio ==
[[Dosiero:Typhon Staatliche Antikensammlungen 596.jpg|thumb|250px|'''Tifeo''' sur [[Kalkidio|kalkidia]] [[hidrio]] ([[-550|ĉ. 550 a.K.]]).]]
La ''[[Homeraj himnoj|Homera himno]] al [[Apolono]]'' lokigis Tifeon ĉe la [[Orakolejo de Delfoso]], kaj konsideris lin filo de la pradiino [[Hero]], laŭ ŝia [[Minoa civilizo|minoa]] formo<ref>[[Homeraj himnoj|Homera himno 3]], 3000.</ref>. Li naskiĝis, sen maskla interveno (kiel monstra versio de [[Hefesto]] aŭ de [[Areso]]) en kaverno de [[Kilikio]], kaj tuj poste oni ekziliis lin en la mistera lando [[Arimoso]]<ref>[[Homero]]. ''[[Iliado]]'', 2.781-3.</ref>, kie okazis la fina batalo inter Zeŭso kaj Tifeo.
 
Tifeo koleriĝis kaj minacis detrui la tiaman mondon, por venĝi sian patrinon. Terurigitaj, ĉiuj la olimpanoj forfuĝis al [[Egiptio]], kie li ricevis apartan kultadon. Nur [[Ateno (mitologio)|Ateno]] restis kaj alfrontis la giganton, kiel digna diino pri milito. Kiam ŝi primokis la malkuraĝon de Zeŭso, la ĉefdio ekkonsciis pri lia rolo kaj revenis batali Tifeon per siaj fulmo-batoj kaj la sama silika falĉileto kiun li iam uzis por venki [[Krono (dio)|Kronon]]. Vundite, Tifeo forfuĝis al monto [[Kasio]] ([[Sirio]]), kie okazis la plej granda batalado. Tifeo sukcesis preni la falĉileton, ĉirkaŭante Zeŭson per siaj serpentaj membroj. Sed tial kial sia kontraŭlo estis senmortulo, li nur povis senmovigi lin, tranĉante liajn tendonojn. Tifeo enmetis ilin en ursa felsako (la ''korukos'', [[etimologio|etimologia]] origino de la ''korukion atron'', la [[Korica kaverno]]), kiun li donis al sia fratino [[Delfino (mitologio)|Delfino]] por ke ŝi gardu ĝin en la Korica kaverno.
 
[[Dosiero:Combat de Zeus contre Typhon.jpg|thumb|left|Lukto inter [[Zeŭso]] kaj '''Tifeo''', ilustraĵo el [[1811]].]]
Linio 29:
 
{| class="wikitable" style="background:Lavender;" align="center"
! colspan="23" style="background:CornflowerBlue;" | Partneroj kaj idaro
|-
! colspan="2" style="background:PowderBlue;" | [[Eĥidno]]
! colspan="1" style="background:PowderBlue;" | [[Geo]]
|- valign="top"
|
* [[Aikso (mitologio) #Aikso, la gorgono|Aikso]]<ref name="Hig">Higeno. ''Antaŭparolo'' kaj ''Fabloj'', 151.</ref>
* La [[Aprino de Kromiono]]
* [[Cerbero]]<ref name="Hes" /><ref name="Hig" />
* [[Fajo]]<ref name="Apo" />
* La [[Hidro (mitologio)|Hidro]] de [[Lerno]]
* La [[Harpio (mitologio)|Harpioj]]<ref>[[Valerio Flako]], 4.514.</ref>
* La [[Ĥimero]]
* La [[Hesperia drako]]<ref name="Hig" />
* [[Ladono]]
* La [[Hidro (mitologio)|Hidro]] de [[Lerno]]<ref name="Hes" /><ref name="Hig" />
* La [[Ĥimero]]<ref name="Hes" /><ref name="Apo">Apolodoro. ''Mitologia biblioteko'', 2.31, 2.74, 2.106, 2.113, 2.119 kaj 3.52.</ref><ref name="Hig" />
* [[Ladono]]<ref name="Apo" />
|
* La [[NemeaKaŭkaza leonoaglo]]<ref name="Apo" />
* La [[Kolĉida drako]]<ref name="Hig" />
* [[Ortro]]
* La [[SfinksoNemea leono]]<ref name="Apo" />
* [[Orto (mitologio)|Orto]]<ref name="Hes">Heziodo. ''Teogonio'', 306.</ref><ref name="Apo" />
* [[Anemoj|Sudaj varmaj ventoj]]
* La [[Sfinkso]]<ref name="Apo" /><ref name="Hig" />
* [[Skilo]]<ref name="Hig" />
* [[Tuelaj Anemoj|Sudaj varmaj ventoj]]<ref>Heziodo. ''Teogonio'', 869.</ref>
* La [[Trojaj drakoj]]<ref>[[Kinto el Smirno]], 12.444.</ref>
|
* La [[Kolĉida drako]]<ref>[[Apolonio]], 2.1210.</ref>
|}
 
== Rilataj mitoj ==
[[Dosiero:Wenceslas Hollar - The Greek gods. Tryphon.jpg|thumb|250px|'''Tifeo''' laŭ [[Wenzel Hollar]] ([[1607]]-[[1677|77]]).]]
Filozofie, Tifeo iĝis simbolo, kiel eterna malamiko de la [[olimpanoj]], de la racia pensmaniero. Sed post lia malvenko, oni ĵetis lin al Tartaro, aŭ malliberigis lin sub la monto Etna<ref>[[Esĥilo]]. ''Katenita Prometeo'', 370.</ref><ref>[[Pindaro]]. ''Pitiaj'', 1.19.20-</ref>, kies malkonforto movigas lin, generante vulkanajn erupciojn kaj tertremojn. Tifeo iĝis tiel ktonika [[personigo]] de la vulkana povo, same kiel Hefesto laŭ la olimpa tradicio. Kelkaj poetoj traktas lin kiel vulkana [[dajmono]], kun identaj atributoj ol [[Enkedalo]].

Postaj helenaj verkistoj identigis Tifeon al la [[egiptia mitologio|egipta dio]] [[Setho]], kaj la [[kristanismo|kristanaj]] skoloj al la [[arkianĝelo]] [[Sandalfono]]. Laŭ Heziodo, de tempo al tempo Tifeo ankoraŭ sendas danĝeran venton el Tartaro, facile aŭskulteblaj en [[Seleukio]] (nuntempa [[Turkio]]) ĝis la konstruado de [[Bizanca imperio|bizanca]] preĝejo kiu senefikigis ĝin<ref>Robin Lane Fox. ''Pagans and Christians'', p.41</ref>.
 
Laŭ la [[orfeismo|orfea tradicio]], Tifeo ĉefis la titanojn kiam ili atakis kaj mortigis Dionizon (same kiel faris Setho al [[Oziriso]]). Krome, la venko de Tifono fare de Zeŭso sufiĉe similas al tiu de [[Vritro]] fare de [[Indro]]<ref>''[[Rig Veda]]'', 1.32.1.</ref> (ankaŭ dio pri fulmoj kaj ŝtormoj). Verŝajne ambaŭ rakonto devenas de sama hindeŭropa komuna mito. Similecoj troviĝas ankaŭ en la [[skandinava mitologio]] ([[Toro (mitologio)|Toro]] kaj [[Jörmungandr]]) kaj eble en la [[Irlando|irlanda]] [[Dinsdenchas]], kie [[Dagda]] bataladas kontraŭ giganta [[polpo]]<ref>[http://www.ucc.ie/celt/published/T106500D/text099.html]</ref>. La mitologiisto [[Joseph Campbell]] konsideras tion paralelismo ankaŭ kun la malvenko de [[Levjatano]] fare de [[Biblia Tetragramo|YHWH]]<ref>[[Joseph Campbell]]. ''The Masks of God: Occidental Mythology'', paĝ.22</ref>.