Traktato de Versajlo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: roa-tara:Trattate de Versailles (1919)
du titoletoj por pli bonigi la strukturon
Linio 26:
* urbo [[Gdansko]] (germane ''Danzig'') en Pollando komune kun enfluejo de rivero [[Vistulo]] estis destinitaj kiel [[Libera Urbo Dancigo|libera urbo Gdansko]] (''Freie Stadt Danzig'') sub regado de [[Ligo de Nacioj]] kaj parte sub regado de pola registaro (areo 1 893 km², loĝnombro 408.000 en la jaro [[1929]]).
 
=== La 156-a artikolo ===
'''Artikolo 156''' de la kontrakto transigis germanajn koncesiojn en ĉina provinco [[Ŝandongo]] al [[Japanio]], anstataŭ redoni la suverenecon al [[Ĉinio]]. Malemiĝo de ĉinoj super tiu ĉi decido gvidis al manifestacioj kaj al [[Movado de 4-a de majo]]. Tio fine gvidis al tio, ke Ĉinio ne subskribis la kontrakton de Versajlo. Anstataŭ tio ĝi deklaris finon de la milito kontraŭ Germanio en septembro de [[1919]] kaj ĝi subskribis apartan kontrakton kun Germanio en la jaro [[1921]].
 
La armeaj kondiĉoj de la traktato de Versajlo estis duraj kaj flanke de Francio ili estis motivitaj ne nur pro timo, sed ankaŭ pro sopiro venĝi sin (la t.n. [[revanŝismo]]). Dum [[Francia-Prusia Milito|franca-prusia milito]] Francio estis malvenkinta kaj la perdo de [[Alzaco-Loreno]] tre kontribuis al tiu ĉi sopiro venĝi sin. Pleje grandega nombro de mortuloj kaj grandaj ekonomiaj damaĝoj kaŭzitaj pro la [[unua mondmilito]] kaŭzis timon de estonta germana agresemo kaj pro tio do sopiron ankoraŭ pli multe venĝi sin, kio influis grandan parton de traktado kun Germanio.
Linio 32 ⟶ 33:
La germana armeo (germane ''Heer'') estis limigita al 100.000 viroj. Ĝi ne rajtis havi soldatdevon, neniajn [[tanko]]jn, nenian pezan [[artilerio]]n kaj nenian Germanan generalstabon. La germana [[ŝipo|ŝiparo]] estis limigita al 15.000 viroj kaj ĝi povis havi nur ses batalŝipojn (kun volumeno de malpli ol 10.000 tunoj), ses [[krozoŝipo]]jn kaj dek du [[torpedoŝipo]]jn. [[Submarŝipo]]j ne estis permesitaj same kiel [[aerarmeo]] ([[Luftwaffe]]). Pluse estis eksplicite dirite, ke [[soldato]]j (viraro) devas ne militservi dum tempo pli mallonga ol 12 jaroj kaj oficiroj dum tempo pli mallonga ol 25 jaroj, por ke nur limigita kvanto de viroj povu trairadi tra armea ekzerco.
 
=== La 231-a artikolo ===
'''Artikolo 231''' de la kontrakto (klaŭzo pri milita kulpo) atribuis al [[Germanio]], kaj sole al Germanio, respondecon pro perdoj kaj suferoj de la Aliancaj potencoj dum la paso de la milito. Tiu ĉi artikolo poste donis bazon por militaj reparacioj, kies tuta sumo estis destinita de komisiono reprezentanta Aliancajn ŝtatojn. La reparacioj estis en januaro de [[1921]] kalkulitaj al 269 [[miliardo]]j da [[marko]]j, kion plimulto da ekonomikistoj konsideris troigita. Pli poste en la sama jaro la sumo estis reduktita al 132 miliardoj da markoj, kion plu plimulto da germanaj intertraktistoj konsideris astronomia sumo. La ekonomiaj problemoj kaŭzitaj pro la pagado de la reparacioj komune kun rezistemo de Germanio pagi ilin estas notitaj kiel unu el la kaŭzoj de la fino de [[Vajmara respubliko]], kaj do sekve al transpreno de la potenco far [[Adolf Hitler]] kaj eksplodo de la [[dua mondmilito]].
 
[[Usono]] neniam subskribis la traktaton de Versajlo. La baloton de la jaro [[1918]] gajnis tie [[Usona Respublikana Partio|Respublikana partio]] kaj pro tio ĝi akiris superecon en la usona senato. Sekve ĝi dufoje blokis ratifon de la kontrakto (duafoje la [[19-an de marto]] de [[1920]]), parte pro motivoj de preferado de [[izolismo]] (kunigita kun neagnosko de [[Ligo de Nacioj]], parte pro la altaj reparacioj. Usono ankaŭ neniam aliĝis al Ligo de Nacioj. Pli poste en la jaro [[1921]] ĝi subskribis apartan kontrakton, la ([[Traktato de Berlino|Berlinan traktaton]]) kun [[Germanio]], kiu ja konfirmis la pagadon de la reparacioj kaj pluajn destinojn de la traktato de Versajlo, sed ĝi pretermetis ĉiujn erojn traktantajn pri Ligo de Nacioj.