George Sorocold: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
"George Sorocold" (tradukita el angla WP)
 
e "Rivero Derwent (Derbyshire)"
Linio 10:
En 1692, li konstruis la unuan [[Akvedukto|akvodukton]] de la urbo, uzante akvoradon por pumpi tra kvarkelk mejloj da tuboj faritaj el [[Ulmo|ulmaj]] trunkoj. Por ĉi tiuj li prilaboris bor-maŝinon, kiun li poste patentis. Tiu ĉi akvodukto daŭris preskaŭ cent jarojn, kaj li konstruis aliajn tra la lando, en [[Bridgnorth]], [[Bristolo]], [[Deal, Kent|Deal]], [[King's Lynn]], [[Leeds]], [[Newcastle-upon-Tyne]], [[Norwich]], [[Portsmouth]], [[Sheffield]], kaj [[Great Yarmouth]]. En [[Londono]] li konstruis akvodukton ĉe Marchants, rekonstruis akvodukton de [[Ponto de Londono]] kaj entreprenis plibonigojn al [[New River (Anglio)|New River]]. Inter liaj multnombraj novigoj estis pumpiloj funkciigataj de akvoradoj kiuj leviĝis kaj malleviĝis laŭ la nivelo de la fluo. Patento estis atribuita al lia kolego, John Hadley, en 1693.
 
En 1695 kaj 1699, li produktis planojn por plibonigi navigadon sur [[Rivero Derwent (Nordorienta AnglioDerbyshire)|Rivero Derwent]], kvankam ili ne estis efektivigitaj. Li ankaŭ estis implikita en plibonigoj al riveroj [[Rivero Lea|Lea]], [[Rivero Aire|Aire]] kaj [[Rivero Cam|Cam]].
 
Li konstruis la unuan silk-muelejon en Derby laŭ instrukcio de Thomas Cotchett, kiu ankaŭ laboris kun la silk-teksistoj de [[Spitalfields]] en Londono, kaj konsciis pri la avantaĝo apliki povumon al ŝpina procezo. Li kopiis la maŝinojn kiuj estis jam uzataj de la [[Nederlando|nederlandaj]] ŝpinistoj. Eble pro tio ke ili estis malpli efikaj ol la [[Italio|italaj]], aŭ eble pro komercaj kialoj, la projekto malsukcesis. <ref>Cooper, B., (1983) ''Transformation of a Valley: The Derbyshire Derwent'' Heinemann, ISBN 9780435329730 [http://books.google.com/books?ei=PkP-TcLWGo3MtAbS0NTzDQ&ct=result&id=nAZ6AAAAIAAJ&dq=Cooper%2C+B.%2C+%281983%29+Transformation+of+a+Valley%3A+The+Derbyshire+Derwent&q=bobbins#search_anchor Google Books] Republished 1991 Cromford: Scarthin Books</ref>