Eĥidno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bildo
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:NympheEchidna.jpg|thumb|''La [[nimfo]] '''Eĥidno''''', laŭ [[Julien Leray]].]]
Laŭ la [[helena mitologio]], '''Eĥidno''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Ἔχιδνα'', «vipuro») estis monstro, duone virina, duone serpenta, konata kiel "Patrino de ĉiaj monstroj", ĉar ŝi naskis multajn el la pli teruraj estaĵoj kiu rolas en la mitaro. Alia kromnomo ŝia estis "Drakaina Delphyne" (''Δρακαινα Δελφυνη'', ''drakina ventro''). Ŝi simbolis teran koruptadon: putrado, ŝlimo, fetoraj akvoj, malsano, epidemioj, ktp. En sia ''[[Teogonio]]'', [[Heziodo]] priskribis ŝin tiel:
 
<blockquote>
''[ ... ] la kolerema diino Eĥidno, kiu estas duone nimfo kun rigardantaj okuloj kaj belaj vangoj, kaj duone enorma serpento denove, grandega kaj terura, kun makulita haŭto, manĝante krudan karnon sub la sekretaj partoj de la sankta tero. Kaj tie ŝi havas kavernon profunde malsupren sub kava roko longe de la semortemaj dioj kaj mortontaj homoj. Tie, tiam, la dioj donos al ŝi glora domo por resti ene: kaj ŝi havas gardiston en [[Arimo]] sub la tero, sinistra Eĥidno, nimfo kiu ne mortas nek maljuniĝas ĉiujn ŝiajn tagojn''.</blockquote>
 
Laŭ [[Apolodoro (verkisto)|Apolodoro]], Eĥidno estis filino de [[Tartaro #Tartaro, roluloj de la helena mitologio|Tartaro]] kaj [[Geo]]<ref name="Ap">[[Apolodoro (verkisto)|Apolodoro]]. ''Mitologia biblioteko'', 2.1.2.</ref>, sed laŭ Heziodo, ŝiaj gepatro estis aŭ [[CetoKeto]] kaj [[Forciso]], aŭ [[Krisaoro]] kaj la [[najado]] [[Kaliroo]]<ref>[[Heziodo]]. ''[[Teogonio]]'', 270-305.</ref>. Alternativa versio asertas ke ŝi estis filino de [[Pejro]] kaj [[Stikso]], ekzemple laŭ [[Paŭzanio (geografo)|Paŭzanio]], kiu ne plu menciis tiun Pejro en sia verkaĵoj<ref>[[Paŭzanio (geografo)|Paŭzanio]]. Priskribo de Grekio, 8.18.2..</ref>.
[[Dosiero:Snake-nymphs Staatliche Antikensammlungen 2100.jpg|thumb|left|Paro da "'''Eĥidno'''j" plenumas ritojn por protekti vitojn, sur [[kilikso]] de ĉ. [[-520|520 a.K.]].]]
 
Eĥidno estis ina [[drako]], kun vizaĝo kaj torso de bela virino (prezentita flugilhave en arĥaikaj vaz-pentraĵoj) kaj serpenta korpo, foje havante ankaŭ vostojn de du serpentoj, same kiel [[Lamio]] kaj aliaj [[drakinoj]]. Ŝi ankaŭ estis foje prezentita, kiel [[Karl Kerenyi]] menciis, farante sanktajn ritojn en vitejo, dum sur la kontraŭa flanko de la vazo aperis kaproj atakante la vitojn. Tiu ktonia Eĥidno verŝajne iĝis protektanto de la vitejoj<ref>[[Karl Kereny]]. ''La greka diaro'', paĝ. 51-52.</ref>.
 
Eĥidno unuiĝis al monstra [[Tifeo]], kun kiu ŝi havis sian teruran idaron. Laŭ [[Homero]]<ref>[[Homero]]. ''[[Iliado]]'', 2.783.</ref>, ili loĝis en subtera kaverno, en fora lando nomita [[Arimo]], pri kies preciza situo ne estas interkonsento inter la postaj verkistoj kaj fakuloj. Post la venko de [[Zeŭso]] en la [[Tifonomaĥio]], Tifeo estis malliberigita sub la monto [[Etna|Etno]], sed la [[olimpanoj]] permesis Eĥidnon supervivi kun ŝia monstraj gefiloj, kiel defio por estontaj gedioj kaj herooj. Fakte, Ehixdno iam atakis [[Heraklo]]n, en [[Skitioj|Skitio]] (ebla situo de Arimo) por ŝteli al li la oksojn de [[Geriono]]. Kiam la heroo postulis ŝin ilin redoni, Eĥidno promesis tion fari nur se li amoras ŝin. El tiu unuiĝo naskiĝis [[Agatirso]], [[Gelono]] kaj [[ScitoSkito (mitologio)|ScitoSkito]], la unua reĝo de Skitio<ref name="H">[[Herodoto]]. ''Historioj'', 4.8-10,</ref>.
 
Kvankam Eĥidno estis senmortema kaj ĉiam juna laŭ Heziodo, Apolodoro rakontas ke ŝi estis finfine mortigita de [[Argo (mitologio)|Argo Panopto]], la cent-okula [[gigantoj|giganto]], dum ŝi dormis<ref name="Ap" />.
 
== La monstra idaro de Eĥidno ==
Pro ŝia rilato al putreco, Heziodo igis Eĥidnon patrino de monstraj maraj diaĵoj, reprezentante la skorio kiu oceano generas en ĉe-maraj marĉejoj. En ĉiuj rakontoj, ŝi unuiĝis al Tifeo, ŝtorma giganta demono kiu defiis Zeŭson kaj klopodis detrui [[Olimpo]]n kaj la mondon. Kune, ili naskis la plej danĝerajn monstrojn por la loĝantoj de la Tero: la [[Tebo (Grekio)|teba]] [[Ĥimero]], la dukapa hundo [[Orto (mitologio)|Orto]], la drako kiu gardis la pomojn de la [[Hesperidoj]], tiu kiu gardis la [[ora lano|oran lanon]] en [[Kolĉido]], la [[Sfinkso]], [[Cerbero]], la [[Hidro (mitologio)|Hidro]] de [[Lerno]], [[Skilo]], la aglo kiu formanĝadis la hepaton de [[Prometeo]] k.t.p.
 
 
Linio 42 ⟶ 44:
* La [[Trojaj drakoj]]<ref>[[Kinto el Smirno]], 12.444.</ref>
|
* [[Agatirso]]<ref name="H" />
* [[Gelono]]<ref name="H" />
* [[ScitoSkito (mitologio)|ScitoSkito]]<ref name="H" />
|
* La [[Eĥidnidoj]]<ref>[[Nono]]. ''Pri Dionizo'', 18.274.</ref>
|}
 
== Similaj rolulinoj ==
Pro ilia atributoj kaj la mitaj rakontoj, oni similigis Eĥidnon al kelkaj drak-formaj estaĵoj, kiel la serpento [[Pitono]] (''putra''), drakonino naskiĝita el la putra ŝlimo kiun generis la [[diluvo]]<ref>[[Homeraj himnoj|Homera himno]] 3 (al Apolono), 356.</ref>. Laŭ tiu ideo, la venko de [[Apolono]] sur Pitono simbolis tiun de sano sur malsano, ofte prezentita en kultejoj, por forpeli epidemiojn.
 
Oni ankaŭ nomis ŝin "La [[Tartaro|Tartara]] [[Petromizo]]", kiu loĝis en submonda marĉa foŝaĵo<ref>[[Aristofano]]. ''La ranoj'', 475.</ref>. Tio, identigas ŝin ankaŭ al [[Kampo (mitologio)|Kampo]], alia loĝantino de la infera mondo. Aliaj rilataj rolulinoj estus la [[Argolando|argolanda]] [[Pojno]], la [[Foceo|focea]] [[Sibariso]] kaj [[Lamio]].
 
== Eksteraj ligiloj ==