Reinhard Haupenthal: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17:
}}
'''Reinhard HAUPENTHAL''' (naskiĝis la [[17-an de februaro]] [[1945]]) estas pensiiĝinta instruisto pri la [[germana lingvo]] kaj religio en [[Saarbrücken]]. En [[Esperantujo]] li aktivis kaj plu aktivas kiel [[tradukisto]], [[esperantologo]], [[interlingvisto]]. Li estis multjara afergvidanto de la [[Sarlanda Esperanto-Ligo]] (SEL) kaj en tiu funkcio redaktis gazeton kun granda recenza parto, prizorgis libroeldonadon kaj -vendadon kaj aranĝis renkontiĝojn.
 
==Vivo==
Haupenthal eklernis Esperanton en [[1961]]. Dum multaj jaroj li estis la motoro de [[Sarlanda Esperanto-Ligo]] kaj precipe de ties eldona agado; de [[1973]] ĝis [[1988]] li estis ties sekretario. Li krome vendis la librojn, redaktis la gazeton kaj organizis dufoje jare Kulturan Semajnfinon. Dum kelkaj jaroj li estis membro de la [[Akademio de Esperanto]].
 
De [[1968]] ĝis [[1994]] li estis instrukomisiito pri [[esperantologio]] ĉe la Universitato de [[Saarbrücken]]. Kutime li gvidis kurson por komencantoj en la vintra semestro kaj daŭrigan kurson per tradukoj aŭ studado de literaturo en la somera semestro.
 
Haupenthal tradukis multajn verkojn el la germana al [[Esperanto]] kaj redaktis aŭ eldonis multajn esperantologiajn verkojn (ofte sub la [[pseŭdonomo]] [[Artur E. Iltis]], parte ankaŭ kunlabore kun sia edzino [[Irmtraud Haupenthal]]). Artur E. Iltis estas anagramo de la latina vorto "literaturis".
 
En sia traduka laboro li inklinas al modernisma stilo kun uzo de multaj [[neologismo]]j. Oni supozas, ke li uzis aŭ uzas plurajn pseŭdonimojn (krom Artur E. Iltis), i.a. [[Annakris Szimkat]].
 
Pensiiĝinte en aĝo de ĉirkaŭ 50 jaroj, li translokiĝis al suda [[Francio]], kie li (aŭ, formale, lia edzino Irmtraud) daŭrigis ekde [[1997]] la eldonejon [[Edition Iltis]]. Sub la eldoneja nomo "Artur E. Iltis" aperis libroj almenaŭ ekde [[1968]]. Tiujare aperis la [[broŝuro]] "Kiel (mal)venkigi Esperanton? Elektitaj metodoj de Kanguruo" kun [[satiro]]j pri la [[Esperanto-movado]], laŭ la indiko ĉe "Artur E. Iltis" (do: Haupenthal aŭ eble [[Günther Becker]]) en "Pleasecastle" ([[Blieskastel]]). En la katalogo de [[UEA]] troviĝas 140 titoloj kun "[[Iltis]]" kiel [[eldonejo]]. Dekojn da pliaj titoloj Haupenthal eldonis nome de la [[Sarlanda Esperanto-Ligo]].
 
Haupenthal ankaŭ estas unu el la plej gravaj esploristoj de [[Volapuko]] kaj (malpli ) de [[Ido]]. Precipe pri Volapuko li verkis multajn verkojn, ne kiel konkurantoj de Esperanto, sed laŭ historia vidpunkto.
 
==Verkoj (elekto) ==