Ferenc Kölcsey: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zetey (diskuto | kontribuoj)
Zetey (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Kölcsey Morelli.jpg|eta| Ferenc Kölcsey]]
'''KÖLCSEY Ferenc''' [FErenc KOelĉei] estis hungara poeto naskita la [[8-an de aŭgusto]] [[1790]] en vilaĝo [[Sződemeter]], [[Hungario]] kaj mortinta la [[24-an de aŭgusto]] [[1838]] en vilaĝo Cseke, [[Szatmárcseke]], Hungario.
==Boigrafio==
Inter [[1796]] kaj [[1809]] li lernis en la kolegio de [[Debrecen]]. De [[1810]] li estis juropraktikanto en [[Pest]]. Tie li ligis dumvivan amikecon kun Pál Szemere. En [[1812]] li loksidiĝis en komunumo [[Álmosd]], poste en [[1815]] en Cseke, kie li devis mastrumadi. En [[1817]] inter la monatoj januaro kaj aprilo vivis en Pest. Tiam aperigis li en la revuo ''Tudományos Gyűjtemény'' siajn kritikojn pri la poemoj de [[Mihály Csokonai Vitéz]] kaj [[Dániel Berzsenyi]], kiuj aprezis erare iliajn verkojn. En [[1823]] li verkis la [[Himnusz]], al kiu en [[1844]] [[Ferenc Erkel]] komponis muzikon kaj tiu fariĝis la [[Hungara nacia himno]]. La tago de [[22-a de januaro]], en kiu li finis la verkadon de la poemo estas deklarita de [[1991]] ĉiujare la tago de la hungara kulturo. Ekde de decembro de [[1832]] ĝis februaro de [[1835]] li partoprenis en [[Pozsony]] en la landkunveno, kaj fariĝis unu el la gvidintoj de la reformopozicio. En siaj paroladoj li postulis la liberecon de religio, la oficialigon de la hungara lingvo kaj la liberigon de servutuloj. En februaro de 1835 li reiris en Cseke. Krom poemoj li verkis ankaŭ studojn kaj tradukis.
== Ĉefaj prozaj verkoj ==
* ''Nemzeti hagymányok'', 1823.