Orient-siberia tajgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
 
==Flaŭro==
La [[vegetaĵaro]] ĉefe konsistas el vastaj, densaj [[arbaro]]j de [[daŭria lariko]] ( ''Larix gmelinii'' ), kun [[siberia lariko]] ( ''Larix sibirica'' ) kaj la [[hibrido]] inter daŭria kaj siberia larikoj ( ''Larix x czekanowskii'' ) troviĝante en la okcidento. Tra la ekoregiono, pli etaj areoj estas superregataj de siberia [[pino]] ( ''Pinus sibirica'' ), [[arbara pino]] ( ''Pinus sylvestris'' ), [[siberia piceo]] ( ''Picea obovata'' ) kaj siberia [[abio]] ( ''Abies sibirica'' ). Pinaroj kaj foliarbaroj konsistante el [[Betulo|betulaj]] kaj [[Poplo|poplaj]] specioj estiĝas pli komunaj kiam oni moviĝas suden, kaj je la [[fonto]]j de [[Leno (rivero)|Leno]] kaj Nizhnjaja-Suba Tunguska-Rivero ( alfluanto de [[Jenisejo]] ), same kiel en [[Angara]]-[[Baseno]], kie [[stepo]] kaj [[Arbusto|arbustar]]-stepaj [[Planta komunumo (ekologio)|komunumoj]] estas troveblaj kune kun [[Arbarostepo|arbarstepo]].
 
==Faŭno==
[[Mamuloj]] de la Orient-siberia tajgo inkludas siberian [[moskulo]]n ( ''Moschus moschiferus ''), [[alko]]n ( ''Alces alces'' ), [[Kanada cervo|kanadan cervon]] ( ''Cervus canadensis'' ) kaj [[apro]]n ( ''Sus scrofa'' ). [[Birdoj]] de tiu ekoregiono ampleksas [[Reĝa aglo|reĝan aglon]] ( ''Aquila chrysaetos'' ), [[Migra falko|migran falkon]] ( ''Falco peregrinus'' ), [[Fiŝaglo|fiŝaglon]] ( ''Pandion haliaetus'' ), [[Nigra cikonio|nigran cikonion]] ( ''Ciconia nigra'' ), [[Blankkapa gruo|blankkapan gruon]] ( ''Grus monacha'' ), [[korniko]]n ( ''Corvus corone'' ), [[Blua siberia najtingalo|bluan siberian najtingalon]] kaj [[fajfnajtingalo]]jn ( ''Luscinia cyane'' kaj ''L. sibilans'', respektive ), [[Norda najtingalo|nordan najtingalon]] (''Luscinia luscinia''), [[Roza karpodako|rozan karpodakon]] ( ''Carpodacus roseus'' ), [[Apus (genro)|pacifikan apuson]] ( ''Apus pacificus'' ) kaj [[Bajkala kreko|bajkalan krekon]] ( ''Anas formosa'' ).