'''Tony Jules GUERITTE''' (gerit'), franco, konstrua inĝeniero. Naskiĝis en la [[7-a de marto]] [[1875]] en [[''Blots]]'' (?), [[Francio|Francujo]]; vivis en [[Surbiton]], [[Surrey]], [[Britio|Anglujo]]. Konsilanto de ministro por eksterlanda komerco de [[Francio|Francujo]]; prezidinto de Franca Komerca Ĉambro en [[Londono]], de Societo de Inĝenieroj ([[Britio|Britujo]]), ktp. E-isto de [[1906]]. Gvidis la unuan Esperanto-kurson por laboristoj de Consett Iron Works. Du presitaj prelegoj pri temo: "[[Esperanto kaj la inĝenieroj]]" ([[1914]] kaj [[1931]]). Diversaj paroladoj pri Esperanto en [[Londono]], [[Newcastle]], [[Gloucester]], [[Consett]], [[Parizo]], [[Liono]], [[La Havro]], [[Locarno]]. Artikoloj por ĵurnaloj anglaj, francaj, jugoslavaj, portugalaj. Lia Esperanto libraro enhavas 1772 verkojn. Eminente kapabla, komprenema kaj helpema subtenanto de laboroj kaj laborantoj por Esperanto.