Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

817 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
→‎Tipologio: iomete pli
* neŭtrala tono, [[pinjino|pinjine]] ''a'', /11/ malalta tono
 
La ciferoj en tiu sistemo ne indikas iajn muzikajn intervalojn. La diferenco en la tonalto inter la niveloj 5 kaj 1 ne estas konstanta, sed povas varii en alta grado kun la vigleco de la parolo. En vigla parolo de gaja personknabino, tiu diferenco estas multe pli granda ol en parolo de malgajulo.
 
Notindas, ke la neŭtrala tono estas malalta kaj ne mezalta. Tio havas fiziologian kaŭzon kaj pro tio verŝajne validas ĝenerale por ĉiuj tonaj kaj intonaciaj lingvoj.
 
Kvankam la tonalto ĉefrolas en la distingo inter tiuj tonoj, oni povas percepti la ”tonojn” ankaŭ en senvoĉa, flustra parolo. Tio eblas (tamen malpli fidinde) ĉar ekzistas pozitiva [[korelacio]] inter tonalto kaj [[laŭteco]] de la voĉo. Je nivelo 5, tonoj estas kutime ne nur plej altaj, sed ankaŭ plej laŭtaj. Ankaŭ helpas la malsama daŭro de malsamaj tonoj.
 
La cifera sistemo de tonindiko estis proponita de [[Zhao Yuanren]], kiu ankaŭ ”komponis” plurajn rakontetojn el cetere identaj silaboj, kiujn distingas nur la tono. Tio bone ilustras la altan funkcia ŝarĝon de la tonoj en la ĉina.
Traduko: Sesdekjarulo el Ĉi havis sep edzinojn. La edzinoj de la sesdekjarulo forĵetis la [[lakaĵo]]jn (漆器). La sesdekjarulo el Ĉi koleriĝis, forlasis la sep edzinojn kaj forrajdis sur [[ĉilino]] (麒麟). La sep edzinoj bedaŭris kaj petis lin resti en Ĉi. La sesdekjarulo el Ĉi lasis sian koleron kaj restis en Ĉi.
 
'''Tonfiniĝo abrupta/malabrupta'''
'''Tonfinigo'''
 
En kelkaj tonlingvoj funkcias kiel [[distingiva trajto]] abrupta fino de la tono. Estas tiel en aro da sudĉinaj dialektoj, en la [[birma]] kaj la [[vjetnama lingvo]]j. La abrupta fino estiĝas pro fermo de la [[gloto]]. Pro tio oni ankaŭ nomas tiujn tonojn [[glotalo|glotalaj]] aŭ glotaligitaj. Ilia daŭro estas kutime malpli longa. Tipe estas nur unu aŭ du el la tonaj konturoj, kiuj kombiniĝas kun tiu trajto.
 
'''Tonsinkronigo, tonakcento'''
1 767

redaktoj