Tonlingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
formo
Linio 29:
En tonlingvoj povas uziĝi pluraj malsamaj distingivaj tonaj trajtoj. Tiuj povas esti la nivelo, konturo, komenco, finigo kaj sinkronigo de la tono, kaj ties ebla kombino kun malsamaj voĉregistroj.
 
'''=== Tonnivelo, tonkonturo, tonkomenco''' ===
 
En la plej simplaj tonsistemoj, la distingiva tono de silabo estas aŭ malalta aŭ alta kaj preskaŭ nivela en ĉiu silabo. Tiaj sistemoj estas oftaj en [[Subsahara Afriko]]. En kelkaj lingvoj de tiu areo ekzistas kroma, meznivela tono, kaj troviĝas ankaŭ pli komplikaj sistemoj.
Linio 53:
Kvankam la tonalto ĉefrolas en la distingo inter tiuj tonoj, oni povas percepti la ”tonojn” ankaŭ en senvoĉa, flustra parolo. Tio eblas (tamen malpli fidinde) ĉar ekzistas pozitiva [[korelacio]] inter tonalto kaj [[laŭteco]] de la voĉo. Je nivelo 5, tonoj estas kutime ne nur plej altaj, sed ankaŭ plej laŭtaj. Ankaŭ helpas la malsama daŭro de malsamaj tonoj.
 
La cifera sistemo de tonindiko estis proponita de [[Zhao Yuanren]], kiu ankaŭ ”komponis” plurajn rakontetojn el cetere identaj silaboj, kiujn distingas nur la tono. Tio bone ilustras la altan funkcian ŝarĝon de la tonoj en la ĉina. Jen ekzemplo:
 
''Qí Qí qī qī. Qí qī qì qī qì. Qí Qí qì. Qì qí qī qī. Qí qí qǐ. Qī qī qì. Qǐ qí qī Qí. Qí Qí qī qī. Qì qì qī Qí.'' {{el}} [http://www2.ling.su.se/staff/hartmut/ljud/qi_qi.wav Aŭskulti]
Jen ekzemplo:
''Qí Qí qī qī. Qí qī qì qī qì. Qí Qí qì. Qì qí qī qī. Qí qí qǐ. Qī qī qì. Qǐ qí qī Qí. Qí Qí qī qī. Qì qì qī Qí.''
{{el}} [http://www2.ling.su.se/staff/hartmut/ljud/qi_qi.wav Aŭskulti]
 
Traduko: Sesdekjarulo el Ĉi havis sep edzinojn. La edzinoj de la sesdekjarulo forĵetis la [[lakaĵo]]jn (漆器). La sesdekjarulo el Ĉi koleriĝis, forlasis la sep edzinojn kaj forrajdis sur [[ĉilino]] (麒麟). La sep edzinoj bedaŭris kaj petis lin resti en Ĉi. La sesdekjarulo el Ĉi lasis sian koleron kaj restis en Ĉi.
Linio 63 ⟶ 61:
Aŭskultante tiun rakonteton, oni povas rimarki, ke la fina vorto havas falan tonalton, kvankam ĝi estas leksike en la dua, leviĝanta tono. Tio ŝuldiĝas al la fakto, ke la ĉina ankaŭ estas intonacia lingvo, en kiu parolturno finiĝu per fala intonacio.
 
'''=== Tonfiniĝo abrupta/malabrupta''' ===
 
En kelkaj tonlingvoj funkcias kiel [[distingiva trajto]] abrupta fino de la tono. Estas tiel en aro da sudĉinaj dialektoj, en la [[birma]] kaj la [[vjetnama lingvo]]j. La abrupta fino estiĝas pro fermo de la [[gloto]]. Pro tio oni ankaŭ nomas tiujn tonojn [[glotalo|glotalaj]] aŭ glotaligitaj. Ilia daŭro estas kutime malpli longa. Tipe estas nur unu aŭ du el la tonaj konturoj, kiuj kombiniĝas kun tiu trajto.
 
'''=== Tonsinkronigo, tonakcento''' ===
 
En kelkaj tonlingvoj oni ne povas konsideri la tonalton en si mem distingiva. Anstataŭe estas malsama sinkronigo de la tonaj movoj kun la segmentoj, kiu estas distingiva. Tio estas la kazo en la skandinaviaj tonlingvoj <ref>Gösta Bruce & Eva Gårding (1978) ”A prosodic typology for Swedish dialects”. In Gårding, Bruce, Bannert (eds) ''Nordic Prosody: Papers from a Symposium'', p. 219-229. Dept. of Linguistics and Phonetics, Lund University.</ref>. En tiuj ekzistas distingo inter du ''tonakcentoj'', nomataj "akcento 1", aŭ "akuta akcento" kaj "akcento 2" aŭ "grava akcento". Tiu lasta tamen nur ekzistas en plursilabaj vortoj. La vario de la sveda parolata en [[Finnlando]] ne estas tona. La [[dana]] ne plu estas tona lingvo, sed restas fenomeno, nomata ''stød'' 'puŝo', kiu montriĝas en momenta forfalo de regula tono en vokalo de vortoj, kiuj en la [[sveda lingvo]] havas akcenton 1. La dana dialekto parolata sur la insulo Bornholm similas al la sudsvedaj dialektoj kaj retenas la tonakcentan distingon.
 
'''=== Ton-voĉregistro''' ===
 
== Notoj ==